- 1.
- [kapel.0o.KRI]
-
Ŝirmita loko, ĉu aparta domo, ĉu parto de kirko aŭ de privata domo, kie oni preĝas;
tradicie loko, kie oni konservis relikvon:
(la kavernaj grotoj) aspektis kvazaŭ tombaj
kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj
[1];
supre staras sur la monto la silenta kapeleto
FK
;
li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro
[2];
malgraŭ tio ke li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo
sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo,
tia, kian posedas preskaŭ ĉiu urbeto de Litovio
[3];
en flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en
kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la
misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro
[4];
kapelo de Medici farita de Michelangelo
[5];
la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali
kristanan kapelon
[6].
- 2.
- [kapel.0o.MUZ]
-
Aro da muzikistoj, precipe (sed ne nur) tiuj
ludantaj aŭ kantantaj en kapelo 1; preĝeja aŭ kortega ĥoro:
jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando!
[7];
neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von
Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la
teatron ktp
[8].
Rim.:
La vorto devenas de la latina „capella“, manteleto. Adore al Sankta Martino,
kiu dividis sian mantelon kun almozulo, ekde la frua mezepoko oni tiel nomis relikvojn aŭ la
ĉambron, kie oni konservis ilin. Poste oni nomis ankaŭ la prizorgantojn de diservoj
(„capellani“) kaj ankoraŭ poste la akompanantajn muzikantojn tiel.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la
paradizo2.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto3.
Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejoMonato4.
Laimius Stražnickas: MariaMonato5.
J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura
Skatolo/Survoje6.
Sándor Szathmári: La barbaro7.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, Ĉap. 2-a.8.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 28a.