*kan/o UV *kano serĉi 'kano' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [kan.0o] 1.[kan.0o.BOT] Alta herbo, kies trunketoj iĝas per sekiĝado fortikaj, ordinare el familio poacoj, kiel ekzemple bambuo, fragmito: ŝi metis [la infanon] inter la kanojn sur la bordo de la Rivero [1]. 2.[kan.0o.ilo] Trunketo de kano 1, uzata kiel materialo pro fari meblojn, aŭ kiel ilo, ekzemple bastono por sin apogi, aŭ por frapi: ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo [2]; sin apogi sur rompita kano (iluzie kalkuli pri neefektiva helpo, vane fidi senpovan helponton); ne malvolu puni knabon: se vi batos lin per kano, li ne mortos [3]; en tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, kaj mia brako rompiĝu de kano (de bato per kano) [4]. a)[kan.0o.TIP] Tia trunketo uzata kiel skribilo: Allah, pardonema kaj bonkora ... donis al ni la kanon, por skribi [5]. b)[kan.0o.promenbastono] Tia trunketo uzata kiel apogilo, promenbastono: Ĥlestakov: Jen, prenu ĝin (fordonas la ĉapon kaj kanon) Revizoro . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:134. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:225. C. Bachiller, trad. J. Heinlein Ferreira: La naskiĝo de la tabako, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904 angle: 1. cane, reed beloruse: 1. трысьнёг 2. трысьціна bretone: 1. korzenn (plant) 2. bazh, gwialenn ĉeĥe: rákos, třtina ĉine: 1. 苇 [wěi], 芦苇 [lúwěi] france: 1. roseau, canne (bot.) 2.a calame 2.b canne (pour marcher) 2. canne (tige) germane: 1. Schilfrohr 2. Rattan, Rohr- hispane: 1. caña hungare: 1. nád 2. bambusznád japane: アシ, ヨシ, トウ, サトウキビの類 [さとうきびのるい], , 茎 [なかご], 棒 [ぼう], つえ, さお, むち katalune: canya nederlande: 1. riet 2. rietstengel pole: 1. trzcina portugale: 1. cana-de-vassoura, junco 2. cana, caniço, vara, bengala ruse: 1. тростник slovake: trsť obyčajná ukraine: тростина, очерет sukerkanoserĉi 'sukerkano' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [kan.suker0o] [kan.suker0o.BOT] Alta herbo, kies suko donas sukeron; genro el familio poacoj (Saccharum): la provinco Tukumano kun siaj 22 500 km2 disradias ĉiam buntajn kolorojn pro la verdeco de ĝermantaj plantoj, de miloj da km2 kun plantejoj de sukerkano, de tritiko [6]. 6. H. Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000:12 angle: sugar cane beloruse: цукровы трысьнёг bretone: korzenn-sukr ĉeĥe: cukrová třtina ĉine: 蔗 [zhè], 甘蔗 [gānzhe] france: canne à sucre germane: Zuckerrohr hispane: caña de azúcar hungare: cukornád japane: サトウキビ katalune: canya de sucre latinece: Saccharum nederlande: suikerriet pole: cukier trzcinowy portugale: cana-de-açúcar ruse: сахарный тростник slovake: cukrová trstina ukraine: цукрова тростина administraj notoj