*7Kalvin/o PIV1 *Kalvino serĉi 'Kalvino' [kalvin.0o] [kalvin.0o.PERS] Franclingve: Jean Chauvin, 1509-1564; francdevena teologiisto svisa, pli konata sub la latinigita nomo Johannes Calvinus (refrancigita kiel Jean Calvin), unu el la ĉefoj de Reformacio, kies instruo formis bazon de pluraj konfesioj protestantaj: ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj VivZam ? jam en 1546 Kalvino diris en letero al amiko-teologo, ke neniam li lasus Serveto viva foriri [1]. 1. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara angle: Calvin (John) beloruse: Кальвін (Жан) bulgare: Калвин ĉeĥe: J. Calvin, Kalvín ĉine: 卡尔文 [Kǎěrwén] france: Chauvin Calvin germane: Calvin hispane: Calvino (Juan) hungare: Kálvin (János) itale: Calvino japane: カルバン katalune: Calví latinece: Calvinus nederlande: Calvijn (Jan) pole: Kalwin (Jan) rumane: Calvin (Jean) ruse: Кальвин (Жан) slovake: J. Calvin, Kalvín *kalvinano, kalvinisto serĉi 'Kalvinano' serĉi 'Kalvinisto' [kalvin.k0ano] [kalvin.k0ano.KRI] Membro de kalvinisma konfesio: Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [2]; ekde la jaro 1591 la urbo apartenis al la kalvinistoj kaj nur en la jaro 1622 sur la loko de la iama preĝejo katolikoj konstruis etan lignan preĝejeton [3]. 2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.3. Monato, Laimius Stražnickas: Kie unue aperis la Sankta Virgulino? angle: Calvinist beloruse: кальвініст bulgare: калвинист france: calviniste germane: Calvinist hispane: calvinista hungare: kálvinista itale: calvinista katalune: calvinista nederlande: calvinist pole: kalwinista, kalwin, kalwinistka, kalwinka rumane: calvin ruse: кальвинист kalvinismoserĉi 'Kalvinismo' [kalvin.k0ismo] 1.[kalvin.k0ismo.doktrino] Religia instruo de Kalvino, bazita sur antaŭdestinismo kaj nerezistebla graco. 2.[kalvin.k0ismo.konfesioj] Ĉiu el la protestantaj konfesioj, bazitaj sur la teologiaj kaj ekleziologiaj principoj de Kalvino, ekz-e presbiterianismo: la romkatolika eklezio same kiel la pli ortodoksaj kalvinismaj eklezioj akre kondamnis la novan nuptoformon [4]. protestantismo 4. Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj, Monato, 2000/12, p. 14 angle: Calvinism beloruse: кальвінізм bulgare: калвинизъм ĉine: 加尔文主义 [jiāěrwénzhǔyì], 归正宗 [guīzhèngzōng] france: calvinisme germane: Calvinismus hispane: calvinismo hungare: kálvinizmus itale: calvinismo katalune: calvinisme nederlande: calvinisme pole: kalwinizm rumane: calvinism ruse: кальвинизм administraj notoj