*kalik/o UV *kaliko serĉi 'kaliko' [kalik.0o] 1.[kalik.0o.glaso] Origine, glaso kun piedo: la malgranda kanabeno ankoraŭ ne havis glaseton por akvo sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko [1]; Kaj li prenis panon, kaj [...] donis al ili, dirante: tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; [...] sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi [2]; tridek da arĝentaj pelvoj, mil da tranĉiloj, dudek naŭ da oraj kalikoj, tridek da arĝentaj duoblaj kalikoj (la piedo kaj la kavo aspektas same, tiel, ke oni povas uzi la kalikon ankaŭ renverse), kvarcent dek da aliaj vazoj [3]; plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn, ornamitajn per pentraĵoj kaj dekkelkon da desegnaĵoj faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko [4]. 2.[kalik.0o.sanktavazo] Sankta vazo, uzata por konsekro de la vino dum la eŭĥaristio, konsistanta el larĝa duonsfera, ordinare orita, ujo, kun longa kruro kaj larĝa piedo: Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon [5]. 3.[kalik.0o.sorto] (figure) Metafora esprimo por la sorto destinita al la homoj: brula vento estos kaliko destinita por ili [6]; leviĝu ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero [7]; kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario [8]; la iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo [...], sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko [9]; neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem [10]. 4.[kalik.0o.floro] Kloŝforma floro: leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio [11]; la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo [12]; la malgranda Gerda iris al la aliaj floroj [kaj] rigardis en ilian florkalikon [13]. Rim.: Ne konfuzu kun la senco botanika. 5.[kalik.0o.BOT] En floro la ekstera cirklo de florfolioj, ordinare verdaj: la dentoj de la kaliko estas bone videblaj kaj pli longaj ol la petaloj [14]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo2. La Nova Testamento, S. Luko 22:193. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 1:94. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 11:67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:178. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:339. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 810. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino14. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=566578, Astrantio angle: 1. chalice, goblet 2. chalice, grail 5. calyx beloruse: келіх, кілішак, кубак, чаша, пацір, чара ĉeĥe: kalich, kalíšek ĉine: 1. 卮 [zhī], 墫 [zūn], 壿 [zūn], 樽 [zūn], 觯 [zhì], 觚 [gū], 盅 [zhōng], 高脚杯 [gāojiǎobēi] 5. 柎 [fū], 萼 [è] france: 1. coupe 2. calice 3. calice (destin, vocab. biblique), destin 4. clochette (fleur) 5. calice (bot.) germane: 1. Becher, Kelch 2. Kelch (Abendmahl) 3. Kelch (Schicksal) 5. Kelch (Blüte) hispane: 1. copa 2. cáliz hungare: 1. kehely 2. kehely (szertartáshoz) 3. pohár (sors) 4. virágkehely 5. csésze(viráglevél) japane: 杯 [はた], 聖杯 [せいはい], がく, 杯状器官 [さかずきじょうきかん] katalune: calze nederlande: kelk pole: czara, czasza, kieliszek, misa, puchar rumane: caliciu, castron, ceașcă, cupă, pahar, potir ruse: 1. чаша, кубок 2. потир, чаша 3. чаша (судьба) 4. колокольчик (цветок) 5. чашечка (цветка) slovake: kalich ukraine: чаша, кубок, келих, чара, чашечка, чашка kromkalikoserĉi 'kromkaliko' [kalik.krom0o] PIV2 Involukro, kiu similas al ekstera kaliko 5. kaliklo angle: epicalyx, calycle beloruse: падчашша france: calicule hungare: külső csésze, álcsésze japane: 副萼 [ふくがく] katalune: calicle nederlande: bijkelk pole: okwiat rumane: periant ruse: подчашие, эпикаликс ukraine: підчашшя kalika folioserĉi 'kalika folio' [kalik.0afolio] Ĉiu el la florfolioj formantaj la kalikon 5. sepalo angle: sepal beloruse: падвяночкавы лісток, чашалісьцік ĉine: 花萼 [huāè] france: sépale germane: Kelchblatt hungare: csészelevél katalune: sèpal nederlande: kelkblad pole: kielich rumane: sepală ruse: чашелистник administraj notoj krom~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~a folio: Mankas dua fontindiko. ~a folio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.