2kalejdoskop/o kalejdoskoposerĉi 'kalejdoskopo' [kalejd.0o] [kalejd.0o.optika] Optika aparato, enhavanta tri spegulojn kaj multajn diverskolorajn vitropecetojn, donanta simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝiĝas je ĉiu moveto de la aparato: ŝanĝiĝo de bildoj kaj pensoj, kvazaŭ kalejdoskopo [1]; (figure) la metodo intervjui civitanojn el la diversaj partoj de Belgio ŝajnas al mi tute taŭga kaj donas kalejdoskopon de almenaŭ dek du opinioj [2]; la vivo estas kalejdoskopo [3]. panoptiko, paletro2, gamo2 1. ipernity: Geografio de miaj rememoroj: leĝera kaj fajna ...2. Monato, Marc Demonty: Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (2), 20073. La vivo estas kalejdoskopo!, rosejo.blogspot.com angle: kaleidoscope beloruse: калейдаскоп ĉeĥe: kaleidoskop, krásnohled ĉine: 万花筒 [wànhuātǒng] finne: kaleidoskooppi france: kaléidoscope germane: Kaleidoskop hispane: caleidoscopio hungare: kaleidoszkóp japane: 万華鏡 [まんげきょう], カレイドスコープ katalune: calidoscopi nederlande: caleidoscoop pole: kalejdoskop ruse: калейдоскоп slovake: kaleidoskop ukraine: калейдоскоп kalejdoskopiserĉi 'kalejdoskopi' [kalejd.0i] (ntr) [kalejd.0i.FIG] (figure) Karuseli: sed kian? ― kalejdoskopis proponoj [4]; bunte kalejdoskopas scenejoj, temoj kaj ankaŭ la Muzo ŝanĝadas sian vizaĝon [5]; komikaj situacioj, surprizaj kaj ekscitaj okazaĵoj kalejdoskopas alterne, katenante la atenton kelkfoje ĝis spirreteno [6]. bunta 4. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 62a, p. 338a5. Kaverno apud la maro - esperanto.net6. Baghy, Wüster, Zamenhof, Privat — LM31-1 beloruse: зьмяняцца як у калейдаскопе ĉeĥe: dívat se do kaleidoskopu finne: vaihdella (kuin kaleidoskoopissa) france: se bousculer (fig.) hungare: egymást kergetik (átv.), színesen váltakoznak japane: 千変万化する [せんぺんばんかする] katalune: embrollar-se, remenar-se, succeir-se nederlande: door elkaar wemelen slovake: dívať sa do kaleidoskopu ukraine: безупинно змінювати свій вигляд, змінюватися, як у калейдоскопі administraj notoj