1junk/o JED junkoserĉi 'junko' [junk.0o] [junk.0o.BOT] Kano vivanta en malsekaj grundoj, havanta longajn, rondigitajn pintaj foliojn, tigojn kavajn aŭ kun blanka spongeca internaĵo, kun trinombraj floroj kaj trikameraj kapsuloj, uzata por fari matojn, korbojn ktp; genro el familio junkacoj (Juncus): ĉu povas kreski […] junko sen akvo? [1]; li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen [2]; li prenis sakon da perloj kaŝitan en la junko kaj dirinte plu nenion fortrenis ĝin [3]; flustras la junkoj en aŭtunaj ventoj [4]. fragmito, skirpo botanika tabulo pri du specioj de junko; A: Juncus effusus; B: Juncus trifidus subsp. hostii PD [5] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 8:112. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino4. P. Thorsen: Dum flustras la junkoj, Sennacieca Revuo, 19345. Prof. Dr. Otto Wilhelm Thomé Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz and Kurt Stueber, http://www.biolib.de www.biolib.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Illustration_Juncus_hostii0.jpg angle: rush (grassy plant) beloruse: сіт bulgare: тръстика, камъш ĉine: 蓐 [rù], 芦 [lú], 蒻 [ruò], 芦苇 [lúwěi], 香蒲 [xiāngpú], 紙草 [zhǐcǎo] france: jonc germane: Binse greke: σχοίνος hispane: junco hungare: szittyó itale: giunco japane: イグサ latinece: Juncus nederlande: rus perse: سازو، نی بوریا pole: sit portugale: junco ruse: ситник ukraine: ситник, оситняк administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.