Aldoni tradukojn al ReVo:

*ju

*ju

serĉi 'ju'
[ju.0]
Adverbo, uzata antaŭ pli kaj malpli, responde al des, por montri ion de kies varioj dependas la varioj de alio: ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone [1]; ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo [2]; ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso [3]; ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno [4]; ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj Marta ; ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li [5]; la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte, ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke [6]; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
angle:
the (more, less)
beloruse:
чым...
bretone:
seul... (elfenn 1añ)
ĉeĥe:
čím (čím-tím)
ĉine:
越‥越 [yuè‥yuè]
germane:
je (... desto)
hebree:
ככל ש-
hispane:
cuanto (más, menos, mayor, menor) (comparativo)
hungare:
minél (pl. inkább)
japane:
~すればするほど
katalune:
com..., com més...
nederlande:
hoe ...
pole:
im
portugale:
quanto (comparativo)
ruse:
чем...
svede:
ju

administraj notoj