Aldoni tradukojn al ReVo:

*jam

*jam

serĉi 'jam'
[jam.0]
Adverbo signifanta:
1.
[jam.0.de_nun]
Depost nun; ekde nun; senplie; senalie; sen plua atendo: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian [1]; jam estas tempo iri domen [2]; ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco [3]; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun [4]; ĉu vi forgesas jam, ke vi kristano estas?
2.
[jam.0.de_tiam]
Tuj depost tiam; tuj ekde tiam: post unu horo la forno estis jam varma; jam de tri tagoj mi ne fermis la okulojn; vi bezonas nur […] enmeti en la leteron […] ekzempleron de la vortareto, — kaj la adresito vin jam komprenos FK ; kiel longe (depost kiam) vi estas jam tombisto Hamlet ? jam dek jarojn (depost dek jaroj) li loĝas tie ĉi; [tia] uzado […] estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso [5]; post unu sola duonhoro [li] ekposedas la tutan gramatikon kaj […] al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo de vortoj EE ; vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke [la kritikoj] ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton EE .
3.
[jam.0.antau_nun]
Antaŭ nun: se li jam venis, petu lin al mi [6]; ĉu vi jam trovis vian horloĝon [7]? li jam kelkfoje demandis pri vi; mi jam diris al vi, ke mi foriras.
4.
[jam.0.antau_tiam]
Antaŭ tiam: kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron [8]; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita [9]; mi ŝin enbrakigis, sed ŝi jam mortis.
5.
[jam.0.pli_frue]
Pli frue ol oni atendas aŭ atendis: post semajno eble vi trovos jam ian sciigon; la verko estas jam preta; li kredas sukcesi kaj jam ridetas.
Rim. 1: Z uzas iafoje jam kun aparta senco, kiu ekzistas en la slavaj kaj germana lingvoj sed ne estas konforma al la ĝenerala uzado de la ceteraj: en tiu okazo jam kun futuro signifas fine; pli malpli baldaŭ: ili estas iom malbonedukitaj, sed kun la tempo ili jam solidiĝos; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros; ne ploru, vi iel jam venos tien. Tia uzo estas tute nerekomendinda.
Rim. 2: Jam... ne. Tiu esprimo havas la sencon de jam1 kaj 2 sekvata de ne: ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas [10]; centoj da miloj […] da radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam (de nun) ne timas la venton [11]; la [naciaj] lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam (de nun) ŝanĝi ne povas [12]; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam (depost tiu momento) la eblon Marta ; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus [13]; vidante la partiecon de la prezidanto, li jam (depost tiam) ne parolis (li tute ne parolis); kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas PrV . Kiel oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj jam... ne ne samsignifas ĉiam kiel „ne... plu“: sed ĝi montras precize ŝanĝon de stato, speciale neefektiviĝintan deziron aŭ intencon. Ne... jam. Tiu esprimo estas, laŭ la konsilo de Z, evitinda, kaj anstataŭigota per „ankoraŭ... ne“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
afrikanse:
nog
albane:
ende
amhare:
ገና
angle:
1. already, as of now 2. by then, by this time, yet, already 3. already, by now, before now, up to now 4. before then, already, beforehand 5. so soon, so early, already
arabe:
بعد
armene:
դեռ
azerbajĝane:
hələ
beloruse:
ужо
bengale:
এখনো
birme:
သေး
bosne:
još
bulgare:
вече
ĉeĥe:
už, již
ĉine:
业已 [yèyǐ], 兀自 [wùzì], 即只 [jízhǐ], 已經 [yǐjīng]
dane:
endnu
estone:
veel
eŭske:
oraindik
filipine:
pa
finne:
jo, (kieltosanan seuratessa) enää
france:
déjà
galege:
aínda
germane:
schon, bereits
guĝarate:
હજુ સુધી
haitie:
ankò
hebree:
כבר
hinde:
अभी तक
hispane:
ya
hungare:
már
igbe:
ma
irlande:
fós
islande:
enn
itale:
già
japane:
まだ
jave:
durung
jide:
נאָך
jorube:
sibe
kanare:
ಇನ್ನೂ
kartvele:
ამჟამად
kazaĥe:
тағы
kimre:
eto
kirgize:
дагы
kmere:
នៅឡើយទេ
koree:
아직
korsike:
added
kose:
kanti
kroate:
još
kurde:
hîn
latine:
sed
latve:
vēl
laŭe:
ທັນ
litove:
dar
makedone:
уште
malagase:
nefa
malaje:
sesudah
malajalame:
ഇതുവരെ
malte:
għadhom
maorie:
ano
marate:
अद्याप
monge:
tsis tau
mongole:
одоогоор
nederlande:
reeds, al
nepale:
अझै
njanĝe:
komabe
okcidentfrise:
noch
panĝabe:
ਹਾਲੇ ਤੱਕ
paŝtue:
تر اوسه
pole:
już
portugale:
ruande:
nyamara
rumane:
deja
ruse:
уже
samoe:
ae
sinde:
موجود
sinhale:
තවමත්
skotgaele:
gidheadh
slovake:
slovene:
še
somale:
weli
ŝone:
asi
sote:
leha ho le joalo
sunde:
tacan
svahile:
bado
svede:
redan, numera
taĝike:
ҳоло
taje:
ยัง
tamile:
இதுவரை
tatare:
әле
telugue:
ఇంకా
tibete:
ད་ལྟ་ཡང་
ukraine:
ще
urdue:
ابھی
uzbeke:
hali
vjetname:
nhưng
volapuke:
ya
zulue:
nokho

jama

serĉi 'jama'
[jam.0a]
Tiu, kiu jam estas …: mia bona amiko, la jama artisto [14]; Vi venis ĉi tien kun nigra humoro, / Kun jama intenco, / […] Kondamne raporti laŭ seka rigoro [15]; [la] novaj komisionanoj […] ne havos proprajn respondecojn sed akompanos jamajn komisionanojn por eklerni la sistemon [16]; okaza laboro en la jamaj EU-ŝtatoj [17].
14. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
15. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas La Butikon
16. Monato, Marko Naoki Lins: Vokita, foririnta, 2004
17. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
angle:
existing, present
beloruse:
існы, бягучы, цяперашні
germane:
bestehende, bisheriger
japane:
既存の [きそんの]

administraj notoj