*invit/i UV *inviti serĉi 'inviti' [invit.0i] en: (tr) 1.[invit.0i.ien] en: Afable peti iun, ke li ien venu: oni gastame invitas lin esti gasto en la monaĥejo [1]; la gedoktoroj […] invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas [2]; trinkantoj komencis kanti, krii kaj inviti al si la dancistinojn [3]; vi al amuzo ia lin invitis [4]? la kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn [5]; Anstataŭ sur la tronon min inviti, ⫽ Vi eble min elpelus el la regno [6]. 2.[invit.0i.instige] en: Afable petante, instigi iun, ke li ion faru: oni invitis ŝin danci [7]; la oratoro neniel povas eviti inviton fari paroladon [8]; li devus inviti ŝin al kafo [9]; Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li [10]; invito al duelo [11]; al mi la princo komisiis, ⫽ Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn ⫽ Alesti ankaŭ al la prezentado [12]; la redaktoro invitas vin al kunlaboro [13]; (figure) la belvetero invitas (logas) al promenado; en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi [14]. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX4. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua6. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto9. Stellan Engholm: Al Torento, II.10. La Nova Testamento, Luko 11:3711. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro angle: invite beloruse: запрасіць, паклікаць, заклікаць bulgare: поканвам, каня, поканя ĉeĥe: obeslat, povolat, pozvat, předvolat, vyzvat aby se dostavil, zvát ĉine: 邀請 [yāoqǐng], 邀 [yāo], 邀約 [yāoyuē], 請 [qǐng], 将 [qiāng], 約 [yuē], 被邀請 [bèiyāoqǐng], 請客 [qǐngkè], 約請 [yuēqǐng], 宴請 [yànqǐng] france: inviter, convier, engager (qn à faire qc), prier (qn de faire qc) germane: einladen 1. (zu sich) bitten hispane: invitar hungare: 1. meghív 2. hív, hívogat, kér (vmire) indonezie: 1. mengajak 2. mengundang japane: 招待する [しょうたいする], 招く [まねく], 勧誘する [かんゆうする] nederlande: uitnodigen perse: دعوت کردن pole: 1. zapraszać 2. prosić, namawiać portugale: 1. convidar 2. invitar ruse: приглашать, пригласить slovake: povolať, predvolať tibete: སྐད་གཏོང་ ukraine: запрошувати, кликати invitoserĉi 'invito' [invit.0o] en: 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ago, vortoj de tiu, kiu invitas: akcepti inviton [15]; li honoris min per invito [16]; ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito, kiun faris la Usona Registaro [17]; mizero faras viziton ne atendante inviton PrV 2.[invit.0o.KOMP] en: En dialogo, ago de la komputa sistemo per kiu ĝi invitas(2) la uzanton enigi komandon aŭ datumon. Rim.: Kutime la sistemo eligas por tio tekston aŭ piktogramon, eble akompanante ilin per sonsignalo – kiujn oni povas nomi „invitilo“. 15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina16. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VIII17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a) angle: 1. invitation 2. prompt beloruse: запрашэньне bulgare: 1. покана ĉeĥe: obeslání, pozvání, předvolání, vyzvání, výzva k dostavení se ĉine: 邀請 [yāoqǐng], 邀約 [yāoyuē] france: 1. invitation, invite (à faire qc) 2. invite (info.) germane: 1. Einladung 2. Prompt hispane: 1. invitación hungare: 1. meghívás 2. fogadójel (prompt), felszólítójel (prompt), prompt indonezie: 1. undangan, invitasi, ajakan 2. promp japane: 招待 [しょうたい], 勧誘 [かんゆう] nederlande: 1. uitnodiging 2. prompt perse: 1. دعوت pole: 1. zaproszenie 2. zachęta portugale: 1. convite (ação), invitamento, invitação ruse: приглашение slovake: pozvanie, predvolanie, vyzvanie ukraine: запрошення invitilo, invitleteroserĉi 'invitilo' serĉi 'invitletero' [invit.0ilo] en: [invit.0ilo.MOR] en: Dokumento invitanta al iu okazaĵo, ordinare rajtiganta al partopreno: veninte en la kulturpalacon indikitan en la invitilo, mi estis tre agrable surprizita, ĉar deĵoranto atendis min [18]; mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero [19]; presigi en la programa gazeto lian […] invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj [20]. 18. V. Sapoĵnikov: Lumbildit', 198419. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof beloruse: запрашэньне (дакумант, ліст) ĉine: 帖子 [tiězi], 請帖 [qǐngtiě] france: invitation (document) germane: (schriftliche) Einladung indonezie: surat undangan japane: 招待券 [しょうたいけん], 招待状 [しょうたいじょう] administraj notoj