Aldoni tradukojn al ReVo:

integr/a PV

integra

serĉi 'integra'
[integr.0a]
1.
[integr.0a.kohera]
Kiu prezentas unu koheran nedisigeblan tuton, harmonian en siaj partoj: integra cirkvito; la poemo, laŭ modernaj kriterioj, estas longa ... tamen ĝi havas maloftan integron [1]; estraro povas esti efika nur, se ĝi estas integra teamo [2]; sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion [3]; ili ĉiel atentu ke la urbo estu nek tro malgranda nek tro granda, sed precize sufiĉe granda por esti integra [4]; la kirko de la Sankta Releviĝo […] havas 12 kolonojn integrajn kaj 6 masonitajn [5]. VD:monolita
2.
[integr.0a.sendifekta]
Tute kompleta; el kiu oni forprenis neniun parton: integra kvanto, sumo, liveraĵo; organizaĵo por integra evoluo [6]; almenaŭ 67 % de la homoj posedas en sia biblioteko integran biblion, sed malpli ol 10 % el ĝi ĉerpas ion meditan [7]; konservi la integrecon de la lando; la integreco de deponaĵo. KUI manĝu […] pastaĵojn kaj rizon, preferante eventuale la integrajn (tutgrajnajn) [8].
3.
[integr.0a.MAT]
MAT[9] (p.p. ringo) Sen nuldivizoroj: korpo estas integra ringo; finia, komuteca, unuhava, integra ringo estas korpo.
Rim.: Anstataŭ „integra ringo“ troviĝas ankaŭ „integreca domajno“, ekz-e en MatVort, kiu paŭsas similajn nacilingvajn formojn. Oni ĉiuokaze ne konfuzu la radikon „integr“ kun la homonimo, kiu signifas „integral“ kaj ne traduku „integreca domajno“ per „regiono de integralado“!
4.
[integr.0a.neforprenebla]
(evitinde) Neforprenebla, esenca: en la enkonduko ĉi-foje estas substrekite, ke Kosovo plu restas integra parto de Serbio [10]; BND prognozas, ke „komputiloj, retpiratoj, virusoj kaj trojanaj ĉevaloj estos integraj partoj de internaj kaj internaciaj konfliktoj“ [11].
Rim.: Ĉi tiu signifo integra4 estas nemalofta en Esperanto pro la influo de kelkaj nacilingvoj, tamen ĝi malakordas kun la ceteraj, pli gravaj signifoj, kaj estas misgvida por la esperantistoj en kies gepatra lingvo ĉi tiu mallogikaĵo ne ekzistas. Cetere, la PIV-oj ĝin ja ignoras. [Sergio Pokrovskij]
1. W. Auld: La urbo de terura nokto, La Nica Literatura Revuo, 2:1
2. Komitatano Z: Aminda ĝisostulo mislokita, La Ondo de Esperanto, 2003:6 (104)
3. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
4. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a
5. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon (2), La Ondo de Esperanto, 2000:1 (63)
6. Monato, Jean-Vital Mondengi: Semante esperon, 2005
7. Monato, Armando Zecchin: Tage kaj nokte en televido, 2009
8. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013
9. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 47
10. B. Selimi: Kosovo: Lasta manovroMonato
11. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
angle:
3. integral (ring)
bulgare:
цялостен
ĉeĥe:
celistvý, integrovaný, integrální, nedílný
france:
2. intègre (entier) ~eco: intégrité. 3. (anneau) intègre
germane:
integer, ganz 3. Integritäts-(ring)
hungare:
1. integráns, szervesen hozzátartozó 2. hiánytalan, teljes ~eco: integritás. 3. nullosztónélküli
japane:
全部の [ぜんぶの], 完全な [かんぜんな], 欠けたところのない [かけたところのない], 不可分の [ふかぶんの], 不可欠の [ふかけつの]
nederlande:
ongeschonden, integer, volledig ~eco: integriteit.
pole:
3. (pierścień) całkowity
portugale:
2. integral
ruse:
1. Ñ†ÐµÐ»ÑŒÐ½Ñ‹Ð¹ 2. Ñ†ÐµÐ»Ð¾ÑÑ‚ный 3. Ñ†ÐµÐ»Ð¾ÑÑ‚ное (кольцо)
slovake:
celistvý, integrálny
ukraine:
інтеґральний, цілісний, єдиний

integri

serĉi 'integri'
[integr.0i]
1.
[integr.0i.ntr]
(ntr)
(malofte) Esti integra, kunesti kiel integraj partojn de unu tuto: vi, alianco de ŝtormo kaj fajro, kaj akvo kaj ĉio, | kio tensie integras en kresko kaj forto de l' vivo, | ĉiuj lum-son-elementoj, kaj ĉio kun ĝi kombinita [12].
2.
[integr.0i.tr]
(tr)
(evitinde) Integrigi: Safari estas […] integrita en la makintoŝa sistemo OS X [13]; etnaj popoloj […] integritaj (ofte malvolonte) en vastajn superŝtatojn [14].
Rim.: Ĉi tiun formon naturisme preferas PIV2, kvankam ĝi ne estas akordigebla kun la adjektiva ĉefsenco (tiu de integra). La aŭtoroj de PIV1 pli klare konsciis tion, kaj tial la matematikan homonimon integri prezentis en aparta artikolo (cetere, tiun sencon matematikan pli sisteme kaj klare esprimas integrali). [Sergio Pokrovskij]
12. P. Thorsen: Ribelo de l'atomoj
13. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas, 2005
14. Monato, Garbhan MacAoidh: Malgranda estas bela, 2006
bulgare:
съчетавам се
ĉeĥe:
integrovat, počítat integrál, slučovat
japane:
統合する [とうごうする], 組み入れる [くみいれる], 積分する [せきぶんする]
ruse:
1. ÑÐ¾Ñ‡ÐµÑ‚аться
slovake:
integrovať, zlučovať
ukraine:
поєднувати, інтеґрувати, мат. інтеґрувати

integrigi

serĉi 'integrigi'
[integr.0igi]
[integr.0igi.kunigi]
Kunigi en unu koheran tuton: li (Pierre de Chardin) elpensis kaj proponis novan teorion, kiu ree akordigu la du malamikajn tendarojn kaj ree integrigu Sav-historion kaj Mond-percepton [15]; integrigi en la formalan instruadon, samkiel en la vivlongan lernadon, la scion, la valorojn kaj la scipovojn, kiuj necesas por daŭripova vivmaniero [16]; en la estonteco Ĉina Radio Internacia pluapaŝe integrigos diversajn riĉfontojn kaj pene trovos pli multajn kaj pli bonajn ŝancojn por disvolvado [17].
15. M. Halvelik: La signifo de Teilhard de Chardin por nia tempo, Espero Katolika, 1985:10
16. Ĉarto de la Tero
17. Ĉina radio internacia: Nova estonteco
angle:
integrate
bulgare:
съчетавам, обединявам
ĉine:
統合 [tǒnghé], 整合 [zhěnghé]
germane:
integrieren, vereinen
ruse:
соединить, объединить, интегрировать

integriĝi

serĉi 'integriĝi'
[integr.0igxi]
[integr.0igxi.kunigxi]
Kuniĝi formante koheran tuton: oni devas antaŭ ĉio integriĝi al sia ĉirkaŭo (asimiliĝi) PIV1 ; Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo [18]; departemento pri eŭropa integriĝo kaj internaciaj rilatoj [19]; multaj enmigrintoj ne integriĝas kaj la uzo de la lingvo de Andoro, la kataluna, paradokse iom post iom ŝrumpas en la sola ŝtato kie ĝi estas oficiala [20].
18. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998
19. Monato, Last: Labori en EU?, 2004
20. Monato, Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, 2005
bulgare:
обединявам се, интегрирам се, вграждам се
france:
s'intégrer
germane:
sich integrieren
hungare:
integrálódik
ruse:
интегрироваться, встроиться

integrismo

serĉi 'integrismo'
[integr.0ismo]
[integr.0ismo.POL]
POL Senkompromisa defendo de integra doktrino, rigardata kiel laŭ-tradicie konservinda, ne fleksebla antaŭ alia aŭtoritato: la akuzo ankoraŭ diras ke „li favoras profitojn de ĉi tiu ekstera nacio kontraŭ la hispana sekureco kaj favoris la disvastiĝon de religia integrismo“ [21].
21. -: enmigrado, Nuntempe, 2013-05-12
france:
intégrisme
ukraine:
інтеґризм

integristo

serĉi 'integristo'
[integr.0isto]
[integr.0isto.POL]
Integrismano: la ĉefa grupo de mallaŭdantoj […] konsistigita de fundamentistoj kaj integristoj, nenion kontribuis, valoran aŭ ne, al nia originala beletra prozo [22].
france:
intégriste (subst.)
ukraine:
інтеґрист

administraj notoj