* -int/ -intserĉi '-int' [int.0] [int.0.SNC] Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia subjekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis en la priparolata momento: leginta Estas iu kiu antaŭe legis; uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV ; Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi [1]; estinta amiko estas plej danĝera malamiko PrV ; mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon PrV ; serĉi la tagon pasintan PrV ; okazintaĵoj [2]; falinton ĉiu atakas PrV ; kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu PrV . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:152. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:1 ide: -int intaserĉi 'inta' [int.0a] [int.0a.TEMP] Estinta, pasinta: la ĉefaj temoj traktitaj en tiu dokumentfilmo ebligos atesti pri la hodiaŭa vivo de Esperanto : la internacia komunikado, la origino de Esperanto, ties kreado kaj la celoj de L. Zamenhofo, la lingva strukturo, la lernado, la ideologio, la Kongresoj intaj kaj nunaj [3]. 3. -: Esperanto (filmo), [vidita en 2019] angle: past beloruse: мінулы, колішні, былы ĉine: 昔 [xī], 往时 [wǎngshí] france: passé (adj.) nederlande: afgelopen, verleden, voorbije administraj notoj ~a: Mankas dua fontindiko.