2inkluziv/a PVEF inkluzivaserĉi 'inkluziva' [inkluz.0a] [inkluz.0a.KOMUNE] Enhavanta en si kiel parton: la prezo estas inkluziva de la sendkostoj; pensi laŭ la inkluziva sistemo estas por multaj francoj tre malfacile, […] rigardante brakseĝon, multaj francoj ne povas imagi, ke oni povas klasi tiun meblon inter la seĝojn [1]; la ŝtato estas la plej inkluziva homa grupo, kun la rajto reguligi la aferojn de la socio kiel tuto [2]; Slovakio nun esploras la eblon establi katedron (aŭ centron) de Unesko por inkluziva edukado de romaaj infanoj [3]; informilo por la 34a IIK jam aperis, kun speciala inkluziva prezo de 109 EUR [4]; multaj ekstereŭropaj lingvoj devige faras diferencon inter du specoj de ‚ni‘, la inkluziva ([…] ‚mi kaj vi‘) kaj la ekskluziva ([…] ‚mi kaj (i)li‘) [5]. 1. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki2. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 53. Monato, Julius Hauser: Protekti kaj eduki, 20124. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-95. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko angle: inclusive beloruse: уключны, інклюзыўны france: incluant, inclusif germane: einschließlich, inklusive hispane: incluido hungare: magában foglaló, tartalmazó japane: 含んだ [ふくんだ] nederlande: inclusief (bn.) portugale: inclusivo (adj.) ruse: включительный, включающий в себя svede: inkluderande, innefattande tibete: ནང་ཚུག་ ukraine: включний 2inkluzive serĉi 'inkluzive' [inkluz.0e] [inkluz.0e.KOMUNE] Enhavante la koncernatan aferon aŭ limon: mi forestos de lando ĝis ĵaŭdo inkluzive (enkalkulante ĵaŭdon); la prezoj estas kalkulataj inkluzive afrankon; nia tuta literaturo, inkluzive je lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, enhavis proksimume tricent librojn [6]; Jonatan deprenis […] siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon [7]; sekrete babilante […] pri la vizito de la fremdlandaj gastoj, inkluzive de li mem [8]; la enketo, inkluzive nervopsikologian ekzamenon, plie pruvis, ke ŝi tute ne lertas maldekstramane [9]. 6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:48. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro angle: inclusively beloruse: уключна france: inclusivement, y compris germane: einschließlich, inklusive hungare: beleértve, beleszámítva, inkluzíve japane: 含んで [ふくんで], 含めて [ふくめて] nederlande: inclusief (bw.), inbegrepen portugale: inclusive, inclusivamente ruse: включительно slovake: inkluzívne, vrátane, včítane svede: inklusive, medräknat, medtaget ukraine: включно inkluziviserĉi 'inkluzivi' [inkluz.0i] (tr) 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Enhavi en si kiel parto: tiu prezo inkluzivas la manĝojn kaj la trinkaĵojn; la akcepto en la kunvenon inkluzivas kompreneble la voĉdonrajton; grupeto, kiu inkluzivis Ospacin [10]; tiu sumo ne inkluzivis la kostojn ligitajn al tajpado de dokumentoj [11]; tiuj ciferoj ne inkluzivis la Eŭropan Oficejon de UN en Ĝenevo, en kiu 9 interpretistoj, 54 tradukistoj kaj 107 sekretarioj kaj tajpistinoj laboris en la lingvaj servoj [12]; tiu principo inkluzivas la ideon de sendiskriminacia egaleco [13]; ŝi havas psikologan trejniĝon, kiu supozeble inkluzivas la arton elporti la furiozon de plej diversaj frustritoj [14]; psikanalizo inkluzivas teoriojn kaj praktikojn, kiujn mi ne aprobas [15]. implici 2.[inkluz.0i.aro] (aron) Esti superaro de ĝi: la aro de reeloj inkluzivas tiun de entjeroj; la fakton, ke aro `bb E` inkluzivas aron `bb A`, oni signas per `bb E sup bb A` (legu: e inkluzivas a), aŭ per `bb A sub bb E` (legu: a (estas) inkluzivata de e, aŭ: a (estas) subaro de e); inkluziveco difinas ordo-rilaton en la aro de subaroj de ĉiu aro. Rim.: Ni opinias tiun formon preferinda al la neologismo „inkludi“, trovebla en MatVort. 10. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1411. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto14. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1915. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke afrikanse: sluit albane: përfshijnë amhare: ያካትቱ angle: 1. include 2. include (as a subset) ~eco: inclusion (of sets). arabe: تضمن armene: ներառում են azerbajĝane: daxildir beloruse: уключаць у сябе, утрымліваць ~eco: уключэньне (мноства). bengale: অন্তর্ভুক্ত birme: ပါဝင် bosne: uključuju ĉeĥe: obsahovat, zahrnovat (množinu) ĉine: 內含 [nèihán], 括 [kuò], 收列 [shōuliè], 包括 [bāokuò], 並把 [bìngbǎ] dane: omfatter estone: sisaldama filipine: isama france: 1. inclure (comporter), comporter (inclure), comprendre (inclure), contenir (inclure), renfermer (inclure) 2. inclure (comme sous-ensemble) ~eco: inclusion (math.). galege: incluír germane: 1. einschließen, inkludieren 2. enthalten (als Untermenge) ~eco: Inklusion, Enthaltensein. guĝarate: સમાવેશ થાય છે haitie: gen ladan yo haŭse: sun hada da hinde: शामिल hispane: 1. incluir hungare: 1. magában foglal, tartalmaz 2. tartalmaz (részhalmazként) ~eco: tartalmazás (halmaznál). igbe: na-agụnye irlande: i measc na islande: meðal annars japane: 含める [ふくめる] jave: kalebu jide: אַרייַננעמען jorube: ni kanare: ಸೇರಿವೆ kartvele: მოიცავს kazaĥe: қамтиды kimre: cynnwys kirgize: кирет kmere: រួមបញ្ចូល koree: 포함 kose: ziquka kroate: uključuju kurde: linavxistin latine: comprehendo latve: ietvert laŭe: ປະກອບມີ litove: įtraukti makedone: вклучуваат malagase: anisan’ny malaje: termasuk malajalame: ഉൾപ്പെടുന്നു malte: jinkludu maorie: ngā marate: समावेश monge: muaj xws li mongole: оруулах nederlande: 1. omvatten 2. bevatten nepale: समावेश njanĝe: monga panĝabe: ਸ਼ਾਮਲ ਹਨ paŝtue: شامل دي pole: 2. zawierać ~eco: inkluzja, zawieranie się (zbiorów). portugale: 1. incluir, abranger, abarcar 2. incluir (matemática) ruande: shyiramo ruse: включать (в себя) 2. содержать (как подмножество) ~eco: включение (множеств). samoe: aofia sinde: شامل sinhale: ඇතුළත් skotgaele: gabhail a-steach slovake: včítať, započítať, zarátať slovene: vključujejo somale: waxaa ka mid ah ŝone: sanganisira sote: kenyeletsa sunde: ngasupkeun svahile: ni pamoja na svede: 1. inkludera, innefatta, inbegripa, medräkna taĝike: дохил taje: ประกอบด้วย tamile: சேர்க்கிறது tatare: кертегез telugue: ఉన్నాయి ukraine: включати urdue: شامل uzbeke: o’z ichiga oladi vjetname: bao gồm zulue: zihlanganisa inkluzivigiserĉi 'inkluzivigi' [inkluz.0igi] (tr) Anigi ion en io alia, aligi, aldoni, enmeti: inkluzivigi novajn artikolojn en kontrakton; inkluzivigi ies elpaŝon en la programon de aranĝo; nur kelkaj esperantistoj havas politikajn celojn kaj inkluzivigas Esperanton en ilin [16]; la bapto estas la sakramento, kiu liberigas la homon de heredita kaj persona kulpo, kio lin inkluzivigas en Kriston kaj en lian eklezion [17]; ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis „ni“ por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn esperantistojn [18]. inkludi16. le_chaz: lernu!17. W. Plock, trad. V. Ošlak: Kio min malhelpas esti baptita?, 200818. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 11.3. Unua persono beloruse: уключаць (у штосьці), улучаць ĉine: 附上 [fùshàng], 並把 [bìngbǎ], 括 [kuò], 收列 [shōuliè] france: inclure (adjoindre), adjoindre (inclure), ajouter (inclure), insérer (inclure), joindre (inclure) germane: aufnehmen, inkludieren (hinzunehmen), hinzunehmen, hinzufügen hungare: bevesz (vmi közé), felvesz (vmi közé), besorol nederlande: insluiten ruse: включать (во что-л.) malinkluziviserĉi 'malinkluzivi' [inkluz.mal0i] [inkluz.mal0i.KOMUNE] Klare ne enhavi, ne enpreni: „besto“ […] laŭ la komunlingva senco malinkluzivas homojn, sed […] laŭ la biologia senco inkluzivas homojn [19]. 19. [La Bona Lingvo]: Radikoj maloficialigindaj, 2012-03-04 beloruse: не ўключаць, ня мець (у складзе) ĉine: 不参与 [bùcānyù], 排除掉 [páichúdiào], 毫无考虑余地 [háowúkǎolüyúdì], 关在门外 [guānzàiménwài] france: ne pas inclure germane: ausschließen, exkludieren administraj notoj ~igi: Mankas verkindiko en fonto.