2infinitiv/o infinitivoserĉi 'infinitivo' [infini2.0o] Verba moduso2 esprimanta la agon aŭ staton en plej abstrakta, nedifina maniero: senrilate al la aganto (senpersone), sen verba modalo kaj sen verba tempo: kiel la nomoj2, infinitivo povas roli kiel subjekto, objekto, predikativo aŭ epiteto; la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio [1]; Jano apenaŭ notis la regionan uzon de „pro“ kun infinitivo [2]; kiel moduso verba, infinitivo de transitiva verbo povas akcepti rektan komplementon; en Esperanto infinitivo estas la norma vortoformo vortara; en Esperanto infinitivo ĉiam finiĝas je -i, tial oni povas nomi ĝin „la i-moduso“; Rim.: Zamenhof atentigas, ke "en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple: mi amas danci), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj por, antaŭ (ol), anstataŭ, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple: li foriris, ne preminte lian manon aŭ sen premado de lia mano anstataŭ sen premi lian manon"[3]. 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko2. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 53. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro angle: infinitive beloruse: інфінітыў, неазначальная форма дзеяслова ĉeĥe: infinitiv ĉine: 动词不定式 [dòngcíbùdìngshì], 不定詞 [búdìngcí] france: infinitif germane: Infinitiv, Nennform, Grundform hispane: infinitivo hungare: főnévi igenév, infinitivus japane: 不定法 [ふていほう], 不定詞 [ふていし] nederlande: infinitief, onbepaalde wijs pole: bezokolicznik portugale: infinitivo ruse: неопределённая форма глагола, инфинитив slovake: infinitív ukraine: інфінітив, неозначена форма дієслова administraj notoj