ikon/o PVEF ikonoserĉi 'ikono' [ikon.0o] 1.[ikon.0o.KRI] En la antikva kaj orienta kristanismo, sankta bildo, tempere farita sur tabuleto, prezentanta (kaj reprezentanta) Jesuon, la Dipatrinon, sanktulon aŭ anĝelon, uzata por preĝi (kontraste al ilustraj bildoj prezentantaj epizodojn el la Sankta Skribo instrucele): ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaĥejoj [1]; en la monaĥejo Sankta Naumo, situanta proksime al Ohrid, oni ekspoziciis famajn ikonojn mezepokajn, kreitajn de albanaj pentristoj [2]; dum ses jaroj laboris masonistoj, ĉarpentistoj kaj ikonopentristoj – kaj denove la kirko reaperis sur la sama loko [3]; (figure) verkoj kaj ikonoj de la „socialisma realismo” [4]. 2.[ikon.0o.adorato] (figure) Adorato, kvazaŭsanktulo: la vidaĵoj de super-ĝojo kaj aflikto de atletoj fakte estas plejparte stimulado de la mito, kiun ni kreas pri ili kiel gloritaj ikonoj de individuismo [5]. Rim.: Laŭ BL: (laŭ la kunteksto „religia bildo de la ortodoksa eklezio“ aŭ „bildosimbolo“) prefere diru bildo . simbolo1. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 222. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid3. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Katedralo renaskiĝanta4. Monato, Bardhyl Selimi: Peniko kaj propagando5. Monato, Husejn Al-Amily: Elmontri belecon de sporto angle: icon, ikon beloruse: абраз, ікона ĉeĥe: ikona ĉine: 圣像 [shèngxiàng] france: icône (rel.) germane: Ikone hungare: ikon japane: 聖画像 [せいがぞう], イコン nederlande: icoon portugale: ícone (cristianismo) ruse: икона slovake: ikona ukraine: ікона, образ ikonismoserĉi 'ikonismo' [ikon.0ismo] Doktrino kaj praktiko defendanta la uzon de ikonoj kaj relikvoj, precipe kiel opozicio al la oficiala ikonrompismo en Bizancio dum 8-9 jc: dua koncilio de Niceo (787) ― restarigo de ikonismo, kontraŭ ikonoklasmo [6]. 6. Vikipedio, Koncilio angle: iconolatry beloruse: абразашанаваньне, іконашанаваньне france: iconolâtrie germane: Ikonismus hungare: képimádás, ikonolátria ruse: иконопочитание ikonistoserĉi 'ikonisto' [ikon.0isto] Persono honoranta ikonojn kaj relikvojn, kaj kontraŭanta la ikonrompistojn en Bizancio dum 8-9 jc. angle: iconolater beloruse: абразашанавальнік, іконашанавальнік france: iconolâtre (subst.) hungare: képimádó ruse: иконопочитатель ikonrompismoserĉi 'ikonrompismo' [ikon.0rompismo] Religia kaj politika movado en Bizancio (8-9 jc), batalanta kontraŭ religia uzo de la ikonoj kaj relikvoj, kiun ĝi egaligis kun idolkulto: ikonrompismo aŭ ikonoklasmo, ankaŭ bildodetruismo markas devene movadon, klopodantan en religio (precipe en kristanismo) forigi religiajn ikonojn [7]; sekve de la ikonrompisma krizo la ortodoksa eklezio difinis, ke kvankam la adorado konvenas sole al Dio (Luko 4:7-8), oni tamen devas honori la ikonojn kaj relikvojn, sen ke tio estu idolkulto (alivorte, Dion oni adoru, la ikonojn oni honoru) [8]. 7. Vikipedio, Ikonoklasmo8. Vikipedio, Adorado angle: iconoclasm beloruse: абразаборства, іканаборства france: iconoclasme germane: Bilderstürmerei hungare: képrombolás, ikonoklasztázia portugale: iconoclasmo ruse: иконоборчество ikonrompistoserĉi 'ikonrompisto' [ikon.0rompisto] Adepto de ikonrompismo. angle: iconoclast beloruse: абразаборнік, іканаборнік ĉeĥe: ikonoklast, obrazoborec france: iconoclaste (subst.) germane: Bilderstürmer hungare: képromboló, ikonoklaszta japane: 聖像破壊者 [せいぞうはかいしゃ], 偶像破壊者 [ぐうぞうはかいしゃ], 因習打破主義者 [いんしゅうだはしゅぎしゃ] portugale: iconoclasta (pessoa) ruse: иконоборец slovake: ikonoklast, obrazoborec ukraine: іконоборець administraj notoj ~isto: Mankas dua fontindiko. ~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~rompisto: Mankas dua fontindiko. ~rompisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.