*ibis/o UV *ibiso serĉi 'ibiso' [ibis.0o] Genro el la familio ibisedoj (Threskiornis), granda birdo kun longaj kruroj kaj longa kurba beko, manĝanta serpentojn kaj aliajn rampulojn, pro kio ĝi estis rigardata kiel sankta de la antikvaj egiptoj: ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj […] la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison [1]; vidante l'mirajn du personojn, l'ibisoj flugis for FK ; vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn [2]; tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj [3]; la japana ibiso (ankaŭ nomata ruĝa ibiso) estas granda, bela birdo, 80 centimetrojn alta kun plumoj helruĝaj [4]; ni lasis kelkajn aĵojn sur la planko, ni devis stilziri kiel ibiso [5]. Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca), Perth, Aŭstralio CC BY-SA 3.0 [6] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:172. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI4. Monato, Hori Jasuo: Ibisoj kaj cikonioj: reaperintaj birdoj5. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj6. JJ Harrison (jjharrison89@facebook.com), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Threskiornis_molucca_-_Perth.jpg angle: ibis beloruse: ібіс bulgare: ибис ĉeĥe: ibis ĉine: 鹮 [huán], 朱鷺科 [zhūlùkē] france: ibis germane: Ibis hungare: íbisz japane: トキ [とき] latinece: Threskiornis nederlande: ibis pole: ibis portugale: íbis ruse: ибис slovake: ibis ukraine: ібіс administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.