Aldoni tradukojn al ReVo:

Ĥanuk/o

Ĥanuko

serĉi 'Ĥanuko'
[hxanuk.0o]
REL Oktaga judisma vintra festo, honoranta la redediĉon de la Templo fare de la makabeanoj post ilia venko super la sirianoj; ankaŭ konata kiel „juda Kandelfesto“: en la konstanta ekspozicio de la Muzeo de Teruelo […] elstaras tri ekzempleroj de menoroj aŭ ceremoniaj lampoj uzataj en la festo de Ĥanuko [1]; Matatias mortis je -166, sed liaj filoj, ĉefe inter ili Jehuda la Makabeo, kondukis la ribelon, je -165 ili venkis la multe pli grandan armeon de Antioĥo kaj liberigis Jerusalemon, […] laŭ la Talmudo estis sufiĉe da rituale pura oleo por lumigi la kandelabron nur dum unu tago, kaj necesis ok tagoj por prepari pli da oleo, malgraŭ tio, la kandelabro lumis dum la tutaj ok tagoj, oni memorfestas la venkon kaj la miraklon en la juda festo Ĥanuka [2].
Rim.: Ĥanuko iĝis grava festo nur en la 20a jc, precipe post la apero de la juda regno, kiel judisma respondo al la okcident-kristana Kristnasko; tial ne estas mirinda, ke oni ne trovas la vorton ĉe la pioniroj kiuj verkis ĉe la limo inter la 19a kaj la 20a jc. Manke de aŭtoritata ekzemplo iuj provis indiki Ĥanukon per „Inaŭgurfesto“, kio estas erara: la Inaŭgurfesto, kvankam ĝi (certe ne hazarde) koincidas kun la unua tago de Ĥanuko, tamen estas dediĉita al la rememoro pri alia (pli frua) evento. [Sergio Pokrovskij]
angle:
Hanukkah, Chanukah
beloruse:
Ханука
bulgare:
Ханука
ĉine:
光明節 [Guāngmíngjié], 哈努卡 [Hānǔkǎ]
finne:
hanukka
france:
Hanoucca
germane:
Chanukka
indonezie:
Hanukah
itale:
Chanukkà, Hanukkah, Festa delle Luci
pole:
Chanuka, Hanukka, Święto Poświęcenia Świątyni, Święto Świateł Chanukka
portugale:
Chanuca, Hanuca
ruse:
Ханука

administraj notoj