1horizont/o horizontoserĉi 'horizonto' [horizo.0o] 1.[horizo.0o.limo] Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo: antaŭ liaj okuloj etendiĝis vasta horizonto; li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto BdV ; la suno jam kaŝita trans la horizonto, ree levis sian radiantan kapon [1]; suriri la supron de l' turo […] kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton [2]; komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto, dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto [3]; (figure) tiuj projektoj aperas kaj tuj malaperas de la horizonto [4]; (figure) la politika horizonto nubiĝis. perspektivo, pejzaĝo, fono. 2.[horizo.0o.areo] La areo limigita de horizonto1 kaj aparte ties plej fora regiono: en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj [5]; en la horizonto aperas montetoj [6]; ĝis la limoj de l' horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto [7]. 3.[horizo.0o.FIG] (figure) Limigita regiono, el kiu ne eliras la spirito; amplekso de la penso: la horizonto de scienco estas la donitaĵoj [8]; la limoj de lingvoj ne nur limigas aŭ plivastigas nian personan horizonton, sed ankaŭ montras la potencon kaj la vastan influon de imperioj [9]; interlingvistiko povas ekaperi sur la kultura kaj intelekta horizonto de pli larĝa nombro de homoj [10]; dum tiu ĉi epoko pli kaj pli ŝrumpis la memkonscio kaj vivhorizontoj de la reĝo, kiu fine proksimiĝis al memdetruo [11]; ĝi almenaŭ sukcesis kvietigi iomete la financan horizonton kaj savis la situacion [12]; fulme aperis sur la literatura horizonto [lia] unua romano [13]; tempo-horizonto [14]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 65. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI8. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Limoj de lingvo, limoj de mondo10. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj11. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?12. Monato, Marc Vanden Bempt kaj Paŭl Peeraerts: Savintoj ne savitaj13. Monato, Garbhan MacAoidh: La gaela romanarto14. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9 angle: horizon beloruse: гарызонт bretone: dremmwel ĉeĥe: horizont, obzor ĉine: 天边 [tiānbiān], 天际 [tiānjì], 地平線 [dìpíngxiàn], 眼界 [yǎnjiè] france: horizon germane: Horizont greke: ορίζοντας hispane: horizonte hungare: 1. láthatár, horizont 3. látókör, horizont itale: orizzonte japane: 地平線 [ちへいせん], 水平線 [すいへいせん], 視界 [しかい], 範囲 [はんい], 層準 [そうじゅん], 土壌の層位 [どじょうのそうい] nederlande: horizon pole: horyzont portugale: horizonte ruse: горизонт slovake: horizont ukraine: обрій, видноколо, горизонт administraj notoj