Hilel/o PIV1 Hileloserĉi 'Hilelo' [hilel.0o] [hilel.0o.PERS] Klera rabeno kaj sinedri-estro el la 1a jarcento a. K. kaj 1a jarcento p. K., instruinta tolereman komprenon de la hebrea leĝo: malmultaj konas la verkojn de Hilelo [1]; ĉar la vivo de Hilelo parte koincidis kun tiu de Jesuo, pluraj el liaj instruoj komparindas kun tiuj de Jesuo [2]. 1. Neil: Propono pri la titolo de la Asocio, Hilelisto, 2001-02-01 (9)2. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005 beloruse: Гілель france: Hillel germane: Hillel hebree: הלל הזקן japane: ヒレル ukraine: Гіллель Hilelismo serĉi 'Hilelismo' [hilel.0ismo] [hilel.0ismo.REL] Unua projekto de neŭtrala religio prezentita de Zamenhofo precipe por la juda publiko, kaj poste ĝenerale diskonigita kiel homaranismo: la mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [3]; per tiuj vortoj [Zamenhofo] alvenas al la hilelismo, „nova religia partio, kiun ni intencas fondi en la sino de ĝis nun ekzistanta hebrea religio“ [4]. 3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo4. C. Kiselman: La evoluo de la pensado de Zamenhof pri religioj..., 2010 beloruse: гілелізм france: Hilélisme germane: Hillelismus administraj notoj