1hien/o JED hienoserĉi 'hieno' [hien.0o] Nokta rabobesto el Afriko kaj Azio, sin nutranta per kadavraĵoj; genro el familio hienedoj (Hyaena): mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj, sed mi ne forkuradis [1]; inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo [2]; la malbono, kiel hieno, neniam iras unuope [3]; la ŝakalo kaj hieno donas sian vivon, por savi siajn idojn [4]; anstataŭ muziko sonis nokte ĝemantaj blekoj de l' hienoj, kaj de tempo al tempo la potenca voĉo de la leono [5]. Striohieno (Hyaena hyaena), Bestoĝardeno Indira Gandhi, Visakhapatnam CC BY-SA 3.0 [6] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX6. Adityamadhav83, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Striped_hyena_(Hyaena_hyaena)_at_IGZoo_Park.JPG angle: hyena beloruse: гіена bretone: bleiz-broc'h bulgare: хиена ĉeĥe: hyena ĉine: 鬣狗 [liègǒu] france: hyène germane: Hyäne greke: ύαινα hispane: hiena hungare: hiéna indonezie: hiena itale: iena japane: ハイエナ katalune: hiena latinece: Hyaena nederlande: hyena perse: کفتار pole: hiena portugale: hiena ruse: гиена slovake: hyena svede: hyena ukraine: гієна administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.