hast/i SPV hastiserĉi 'hasti' [hast.0i] (ntr) [hast.0i.KOMUNE] Rapidigi siajn agojn, por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco: ne hastu fari vian taskon, vi disponas la tutan necesan tempon; la kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj [1]; mi sciis, ke mia patrino ne liberigos min ĝis kompletigo de la tasko, do mi hastis por fini ĝin [2]; „ne tian ilon“, Alico hastis klarigi [3]; ĉu fakte jam pasis du jaroj depost tiam? je Amono, kiel hastas la tempo, forportate nin al la eterneco! [4]; se damo petas pri io, jen vi devas hasti kaj fari, eĉ se tio kostus vian vivon [5]; mi vere tro hastis pri mia juĝo, la usonaj konsuloj pli bonas ol ilia reputacio [6]; [sur] la korto de la digna universitata kastelo denove hastas studentoj al kursoj [7]; ŝi hastis pro pluraj taskoj de la tago: je la tria rendevuo kun sia advokato ĉe la alia urboflanko, je la kvina inaŭguro de ekspozicio […], je la sepa ĵudo-kurso [8]; la lingvoj en vivdanĝero hastu restigi skriban ateston pri siaj kulturaj akiraĵoj [9]. rapidi, urĝi 1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 62. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 20003. Lewis Carroll tr. Donald Broadribb: Trans la Spegulo, Ĉap. 12ª.4. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la bonkorulo5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 26. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 107. Monato, Bernhard Pabst: Internacia festivalo de la muta filmo, 20058. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 20069. Elvia BELLUCO: Lingvoj formortu senproblemeMonato angle: rush, haste beloruse: сьпяшацца bulgare: побърза ĉeĥe: chvátat, hnát se, kalupírovat, kvapit, mít naspěch, spěchat ĉine: 头在前 [tóuzàiqián], 头朝下 [tóucháoxià], 过于匆忙 [guòyúcōngmáng], 髞 [zào] france: se hâter, se dépêcher germane: hasten, übereilen hispane: apurarse, darse prisa, apresurarse hungare: siet, igyekszik (siet), kapkod itale: affrettarsi japane: 大いに急ぐ [おおいにいそぐ], せく, あわててする nederlande: zich haasten perse: شتاب کردن، عجله کردن pole: spieszyć się portugale: apressar-se rumane: a se grăbi ruse: спешить, торопиться slovake: hnať sa, náhliť sa ukraine: поспішати, квапитися, метушитися hastoserĉi 'hasto' [hast.0o] [hast.0o.KOMUNE] Deziro, ke io estu tuj farata; senpacienca penado atingi celon: letero skribita kun hasto; la ŝipestro jam kun gaja humoro kaj sen hasto lasis surakvigi la boatojn [10]; en kondiĉoj de danĝero, streso aŭ hasto, [ili] havas inklinon senpripense refoje stumbli [11]; tiuj verkoj […] pro la hasto ne ĉiam [aperas] en kvalito inda al la temo [12]; lia vizaĝo ŝajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis ĝin bone esplori [13]. tempopremo, urĝo 10. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4411. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 2212. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56) angle: haste beloruse: сьпешка, пасьпешлівасьць bulgare: припряност, бързане ĉeĥe: chvat, kvap, netrpělivý spěch france: hâte germane: Hast, Übereile hispane: apuramiento, prisa, apresuramiento, premura hungare: sietség, igyekezet itale: fretta japane: 大急ぎ [おおいそぎ], はやる気持 [はやるきもち] nederlande: haast perse: شتاب، عجله pole: pośpiech portugale: pressa ruse: спешка, торопливость slovake: chvat, náhlenie ukraine: поспіх, квапливість, метушня hastaserĉi 'hasta' [hast.0a] [hast.0a.KOMUNE] Tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo: hasta manĝo, adiaŭo, konkludo; ŝi povas ripozi kaj sonĝi pri pasintaj tempoj, kiam oni ne tiom multe pelis ŝin kiel en niaj hastaj tagoj [14]; li eksperimentis […] ekspresionisman esprimmanieron, kun nervaj frazkonstruoj, hastaj, malegalaj paragrafoj, kiuj sekvas la ritmon de la pensodisvolviĝo [15]; ju pli haste, des malpli rapide. hektika2, urĝa 14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 1915. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: hasty beloruse: пасьпешлівы bulgare: прибързан ĉeĥe: spěšně provedený, uspěchaný ĉine: 慌张地 [huāngzhāngde], 貿然 [màorán], 仓猝 [cāngcù], 匆 [cōng], 急促 [jícù], 孟浪 [mènglàng], 慌忙 [huāngmáng] france: hâtif, précipité (hâtif), bâclé ~e: en hâte, à la hâte. germane: hastig hastig, übereilt hispane: apurado, -a, apresurado, hecho, -a a la carrera, apremiado, -a hungare: sietős, kapkodó itale: affrettato japane: 大急ぎの [おおいそぎの], 拙速の [せっそくの] nederlande: haastig, gejaagd, gehaasd perse: عجولانه، شتابزده، هولهولکی pole: spieszny portugale: apressado ruse: поспешный, торопливый slovake: rýchlo urobený, unáhlený ukraine: поспішний hastemaserĉi 'hastema' [hast.0ema] [hast.0ema.KOMUNE] Rapidema; neniam volanta perdi iom ajn da tempo: hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon [16]; hastema mi ne volis montri min, ĉar momento tia postulis unikan amoran ceremonion longdaŭre ĝuindan [17]. malpacienca 16. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Per vorto ĝentila ĉio estas facila17. Monato, Eriko Navaro: Sonorila aŭguro - Rememoriga plendletero, 2014 beloruse: пасьпешлівы (пра чалавека) ĉeĥe: ukvapený, uspěchaný ĉine: 孟浪 [mènglàng], 性急 [xìngjí], 易怒 [yìnù], 輕率 [qīngshuài] france: impatient, pressé (impatient) germane: eilig hispane: apresurado, -a, ajolotado, -a hungare: örökké siető itale: frettoloso japane: 性急な [せいきゅうな], せっかちな nederlande: jachtig perse: ناشکیبا، بیصبر، بیتاب، بیقرار pole: spieszący się portugale: apressado ruse: торопливый (о человеке) slovake: chvátajúci, ponáhľajúci sa ukraine: квапливий, моторний, метушливий hastigiserĉi 'hastigi' [hast.0igi] Igi fari ion pli rapide: mi tute ne volas hastigi ilin pri io, kio bezonas paciencan, zorgan formulprecizigon [18]; la vera realo estas ke la metroaj kondukistoj, ĝenerale parolante, ne atendas ke la pasaĝeroj eliru kaj eniru, kaj nur por hastigi ilin, ili aŭdigas la signalon [19]. peli1, urĝi1akceli 18. Probal Dasgupta: laŭ „Libera Folio“19. Viktoro: Ne eniru, ne eliru... beloruse: падганяць, прыскорваць, прысьпешваць ĉine: 催促 [cuīcù], 鞭策 [biāncè], 鞭茦 [biāncè], 推 [tuī] germane: antreiben ruse: торопить malhasta, senhastaserĉi 'malhasta' serĉi 'senhasta' [hast.mal0a] [hast.mal0a.KOMUNE] Ne rapidema, okazanta laŭ trankvila takto: ni marŝis malhaste laŭ la bordo [20]; movo de la lumboj puŝis lian karaĵon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco [21]; la vivrapido estas malstreĉa kaj senhasta en la pli malgrandaj urboj de nordo [22]. 20. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 198421. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 922. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003 beloruse: нясьпешны, паважны, спакойны ĉine: 安閒 [ānxián], 悠然 [yōurán], 逍 [xiāo], 慢条斯理 [màntiáosīlǐ], 悠 [yōu], 劮 [yì] france: nonchalant germane: gemächlich, in Ruhe, entspannt administraj notoj pri ~a: Klarigo bonvena por la ekzemplo: ju pli ~e... [MB] ~igi: Mankas verkindiko en fonto.