Aldoni tradukojn al ReVo:

handikap/i PVEF

handikapi

serĉi 'handikapi'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[handikap.0i]
[handikap.0i.malhelpi]
(tr)
Doni malavantaĝon; malhelpi: ĝuste la ortografio, la komplikeco de la vortaro kaj disleksio handikapas [1]; Valonio estas ekonomia dezerto, pezo, kiu handikapas Flandrion [2]; infanoj vidhandikapitaj [3]; studentoj […] psike aŭ korpe handikapitaj [4]; juna knabino, mense handikapita [5]; la Specialaj Olimpikoj, en kiuj mense handikapitaj atletoj el multaj landoj montris siajn kapablojn [6].
1. Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?, Monato, 2005/04, p. 7
2. Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, Monato, 2007/11, p. 8
3. Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, Monato, 2011/06, p. 19
4. Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj, Monato, 2015/11, p. 5
5. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
6. Garbhan MacAoidh: Ne plu handikapitoj!, Monato, 2004/06, p. 18
beloruse:
даваць фору, ставіць у няроўнае становішча, калечыць
ĉeĥe:
handicapovat, hendikepovat
ĉine:
受歧視 [shòuqíshì], 受到亏待 [shòudàokuīdài], 笥 [sì]
france:
handicaper, désavantager
germane:
behindern, benachteiligen
hispane:
tener una desventaja, tener un handicap
japane:
ハンディキャップをつける [はんでぃきゃっぷをつける]
pole:
dawać fory
slovake:
handicapovať
ukraine:
урівноважувати шанси на успіх, зрівнювати умови, давати фору, зробити інвалідом, калікою

handikapo

serĉi 'handikapo'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[handikap.0o]
[handikap.0o.malavantagxo]
Malavantaĝo, malhelpo: sian handikapon li priskribis kiel „duoblan ĉinan muron”, sed, por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansignolingvon [7]; disleksio neniel estas humuraĵo, sed grava handikapo en la nuna socio [8]; laŭ la konstitucio […] neniu povas esti malhelpata aŭ preferata pro sekso, deveno, raso, lingvo, religio aŭ handikapo [9]; superi […] handikapon [10].
Rim.: Laŭ BL: (en sportaj konkursoj) prefere diru egaliga (mal)avantaĝo, (ĝenerale) malavantaĝo, nekapablo, difekto, invalideco.
7. Gert Heintze: Alfabeto por surdblinduloj, Monato, 2003/07, p. 15
8. Raita Pyhälä: Ĉu ŝerco, ĉu satiro?, Monato, 2005/04, p. 7
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj, 2008/06, p. 11
10. Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, Monato, 2013/12, p. 18
beloruse:
гандыкап, фора, загана, калецтва, інваліднасьць, вада (ва́да)
ĉeĥe:
invalidita, tělesné postižení
ĉine:
不公平 [bùgōngpíng], 不公正 [bùgōngzhèng], 歧視 [qíshì], 身心障碍者 [shēnxīnzhàngàizhě], 残疾 [cánjí]
france:
handicap
germane:
Behinderung, Benachteiligung, Handicap
hispane:
handicap
japane:
ハンディキャップ付きの競技 [はんでぃきゃっぷつきのきょうぎ], ハンディキャップ, 不利な条件 [ふりなじょうけん], 障害 [しょうがい]
pole:
handikap, fory
slovake:
invalidita, telesné postihnutie
ukraine:
гандикап, фора, інвалідність, каліцтво, фізична вада, психічна вада

handikapito, handikapulo

serĉi 'handikapito'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

serĉi 'handikapulo'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[handikap.0ito]
MEDPOL
[handikap.0ito.malhelpito]
Tiu, kiu havas malavantaĝon, aparte tiu, kiu pro psika aŭ korpa malhelpo malfacile povas plenumi normalajn aktivaĵojn: rajtoj de handikapitoj [11]; lernejoj […] por handikapitoj [12]; asocio por vidhandikapitoj [13]; la surdularo, […] indigne kontestas tion, ke ili estas handikapuloj, kaj reklamas la rajton uzi sian propran lingvon aŭ lingvojn [14]; li renkontiĝis kun 200 blinduloj, surduloj, mense handikapitoj kaj homoj en rulseĝoj […], la papo dum plurjara suferado pro la parkinsona malsano […] estis mem handikapito [15]. SUB:invalido
11. Roland Rotsaert: Eŭropa helpo al Kosovo parte neefika, Monato, 2003/01, p. 22
12. Douglas Draper: Pedale pacen, Monato, 2006/10, p. 13
13. Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, Monato, 2011/06, p. 19
14. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
15. Stefan Maul: Vera homo, Monato, 2005/05, p. 7
beloruse:
інвалід, калека, зьнявечаны
germane:
Behinderter
japane:
ハンディをつけられた選手 [はんでぃをつけられたせんしゅ], 障害者 [しょうがいしゃ]
pole:
niepełnosprawny
rumane:
handicapat
ukraine:
інвалід, каліка

administraj notoj