Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *hal/o

*halo

serĉi 'halo'
[hal.0o]
ARKI
1.
[hal.0o.konstruajxo]
Konstruaĵo el tegmento kaj subtenantaj kolonoj, por ŝirmi bazaron kc: la kovritan sabatan halon […] oni konstruis ĉe la domo [1]; estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro [2]. VD:remizo, tendo
2.
[hal.0o.cxambrego]
Ĉambrego, salonego de kastelo, preĝejo, hotelo, naĝejo ktp: ŝi staris en grandega halo, tre vasta kaj agrabla [3]; potencan marmora preĝejo, kiu […] prezentis la formojn de […] pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj [4]; la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj [5]; borshaloj [6]; moderna kongreshalo [7]; li […] eniris la stacidomejon, nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis [8]; la halo, kie okazas la trejnado de dancistoj, estos pargetita [9]; la groto […] konsistas el tri etaĝoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn [10]. VD:aŭlo
HOM:halo (alvoko)
angle:
hall
beloruse:
заля, хол
bretone:
1. koc'hu 2. sal veur
ĉine:
[tíng], 殿堂 [diàntáng], 大厅 [dàtīng], 厅 [tīng]
france:
halle, hall, salle
germane:
Halle
hispane:
recibidor, hall
hungare:
csarnok, hall
indonezie:
aula
japane:
ホール [ほーる], 大広間 [おおひろま], 市場 [しじょう], 市場の建物 [いちばのたてもの]
katalune:
1. mercat 2. sala
nederlande:
hal
pole:
hala
portugale:
hall, salão
rumane:
antecameră
ruse:
зал, холл
tibete:
འདུ་ཁང་
ukraine:
хол, великий зал

enirhalo

serĉi 'enirhalo'
[hal.enir0o]
[hal.enir0o.ARKI]
ARKI Halo funkcianta kiel enirejo, en kiu oni akceptas, eventuale atendigas vizitantojn: en enirhalo ni povis admiri foto-ekspozicion pri Kroatio: la lando de mirinda naturo [11]. VD:atrio1.
angle:
lobby, entrance hall
ĉine:
門廳 [méntīng], 大堂 [dàtáng]
france:
hall d'entrée

festhalo

serĉi 'festhalo'
[hal.fest0o]
[hal.fest0o.ARKI]
ARKI Halo por festoj, solenaĵoj aŭ aliaj publikaĵoj; solenejo: la homaro eniras la sanktejon, kiu nun fariĝis festhalo ornamita per helkoloraj tapiŝoj [12].
12. A. Mikkelsen: Kristnasko ĉe niaj prapatroj, Danlando, 1912-12 (6)
angle:
celebration hall
beloruse:
заля ўрачыстасьцяў, фэстывальная заля
bretone:
sal ar gouelioù
france:
salle des fêtes

sporthalo

serĉi 'sporthalo'
[hal.sport0o]
[hal.sport0o.ARKI]
ARKISPO Halo funkcianta kiel sportejo por maĉoj aŭ prezentoj: je 500 metroj okcidente de la stadiono estas la Laborista Sporthalo, en kiu okazos bokskonkurso de la Pekinaj Olimpikoj [13].
13. -: Laborista Stadiono kaj Laborista Sporthalo en Pekino, Ĉina Radio Internacia, 2007-07-16
angle:
sports arena
beloruse:
спартовая заля
ĉine:
室內體育場 [shìnèitǐyùchǎng], 运动馆 [yùndòngguǎn], 体育馆 [tǐyùguǎn]
france:
halle aux sports
japane:
体育館 [たいいくかん]
ukraine:
спортивний зал, спортзал

administraj notoj

enir~o : Mankas dua fontindiko.
fest~o : Mankas dua fontindiko.
sport~o : Mankas dua fontindiko.