Aldoni tradukojn al ReVo:

ĝentleman/o PV , ĝentelmen/o

ĝentlemano, ĝentelmeno

serĉi 'ĝentlemano'
serĉi 'o'
[gxentl.0o]
[gxentl.0o.MOR]
Viro rimarkinda pro sia delikata ĝentileco kaj elegantaj manieroj: Ruyer estis perfekta ĝentlemano, neniam li estis eĉ iom malĝentila [1]; Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo [2]; mi akceptas vian provokon kiel ĝentelmeno [3]; jes, ĝentlemanoj, tion la Mademoiselly diris al mi, […] „ne estu plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu sola delikatan junan damon je noktomezo“ [4]; la leĝaro pri procesoj kaj punoj iom similis la ĝentlemanajn regulojn por ludi anglan kriketon [5]; laŭ enketo […] ni britoj publike pli ĝentile, pli ĝentlemane, kondutas ol multaj aliaj nacianoj [6]. VD:ĝentilhomo, galantulo, kavaliro1, noblulo
1. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 24a (Tiel estas en la originala eldono de 1909; en postaj eldonoj misredaktita al „ĝentilhomo“).
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 2
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 2004
6. Monato, Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco, 2011
angle:
gentleman
beloruse:
джэнтльмэн
ĉine:
叟 [sǒu]
france:
honnête homme (homme de bonne éducation), gentleman (homme de bonne éducation)
germane:
Ehrenmann, Gentleman
hispane:
caballero
hungare:
úriember, gentleman
itale:
gentiluomo
japane:
紳士 [しんし]
nederlande:
gentleman
pole:
dżentelmen
portugale:
cavalheiro, gentil-homem
ruse:
джентльмен
ukraine:
джентльмен

administraj notoj

pri ~o, ~o :
      Mi aŭdacis modifi "homo" al "viro". Mi ne scias, ĉu
      oni parolas pri "~inoj", sed ĉiuokaze "~o" ne estas
      neŭtra. La sinonimeco kun "ĝentilhomo" ne estas
      absolute evidenta. PIV1 ne plu havas "ĝentilhomo" kaj
      rilatigas "~o" al la anglaj sociaj reguloj.
      [MB]