*guf/oUV *gufo serĉi 'gufo' [guf.0o] Granda noktobirdo; genro el familio de strigedoj (Bubo): la neordinara silento ĉirkaŭe estis interrompata nur de la malbela kriado de gufo [1]; nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj [2]; ĉiujare minimume 150 breditaj gufidoj povus senprobleme pligrandigi la familion de litovaj gufoj [3]. strigo gufo kun ĉasita marteso, Žďárské vrchy, Ĉeĥio CC BY-SA 3.0 [4] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara3. Monato, last: Pereon de specioj malhelpas homoj, 20124. Martin Mecnarowski (http://www.photomecan.eu/), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bubo_bubo_1_(Martin_Mecnarowski).jpg angle: eagle-owl beloruse: пугач bulgare: бухал ĉeĥe: výr velký ĉine: 雕鴞 [diāoxiāo], 一种猫头鹰 [yīzhǒngmāotóuyīng] france: hibou (oiseau) germane: Uhu hispane: búho real hungare: uhu japane: ワシミミズク [わしみみずく] katalune: duc latinece: Bubo nederlande: oehoe pole: puchacz portugale: bufo ruse: филин slovake: výr veľký ukraine: пугач gufujoserĉi 'gufujo' [guf.0ujo] [guf.0ujo.ESP] Dumnokta tetrinkejo kun trankvila etoso, populara en esperantistaj, precipe junularaj kongresoj: Gufujo […] estis inventita de Nathalie S. kaj Rolfo E. kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo), ĝi unuafoje okazis fine de 1995 dum Internacia Seminario [5]; kiam mi nun pensas pri la festivalo, mi plej bone memoras la etoson […] kaj la malfruajn horojn kiujn mi pasigis en la gufujo [6]; bonis diskotekoj kaj logis Gufujo per siaj bongustegaj teoj kaj noktomezaj literaturaj legadoj [7]. knajpo 5. Vikipedio, Gufujo6. Argilo: Ĉu esti aŭ ne esti Festivalano?, Tereno de Argilo, 2006-04-187. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65) angle: tea lounge (esp. at Esperanto gatherings) beloruse: начная гарбатня (на сходках эспэрантыстаў) germane: Teestube „Gufujo“ nederlande: theesalon (m.n. bij Esperanto-bijeenkomsten) administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.