Aldoni tradukojn al ReVo:

gravit/i PV

gravito

serĉi 'gravito'
[gravit.0o]
[gravit.0o.FIZ]
FIZ (laŭ Neŭtono) Forto altiranta masojn unu al alia kaj tiel donanta al ĉeteraj objektoj sian pezon, kaŭzanta tajdojn per la gravito de la luno ktp; (laŭ Ejnŝtejno) eco de la spacotempo kurbigita per masdistribuo, kaŭzanta korpojn moviĝi laŭ ĝiaj geodeziaj linioj (vd inerteco1): kio igas la planedojn rondiri laŭ elipsaj orbitoj? ĉu ne la planedoj mem, kies mas-gravito efikas tiel VaK ? planeda gravito translokas tien reen la centran stelon iomete, tiel kaŭzante koloran fluktuadon de la stela lumo [1]; 2M1207b formiĝis, samkiel la steloj, per gravita kolapso de kosma nebulo [2]; la satelito Grace […] precize esploras la gravitokampon de la tero kaj tiel ankaŭ detektas grandskalan redistribuadon de masoj kiel tiun pro la glacifandiĝo [3]; en septembro 2017 la Nobel-Premio pri fiziko estis donita al tri sciencistoj kiuj plej multe kontribuis por la sensacia malkovro de gravitaj ondoj [4]; akvo fluas kiel gravito diktas: alvalen, tamen geologiaj formacioj fojfoje kreas la iluzion ke ĝi fluas supren [5]; dum montogrimpado mi eĉ ŝatis tiun momenton kiam mi sentis puŝata min gravite malsupren [6].
1. Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, Monato, 2006/01, p. 22
2. Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, Monato, 2006/01, p. 22
3. Werner Fuß: Klimatŝanĝaj fabeloj? Tute ne., Monato, 2012/05, p. 17
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Amri Wandel: La homo, kiu komprenis la universan lingvon
5. OH: Ĉu akvo fluas supren ie ajn en la mondo?, Monato, 2001/03, p. 22
6. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
gravity, gravitation
beloruse:
прыцягненьне, гравітацыя
ĉeĥe:
gravitace, zemská přitažlivost
ĉine:
重力 [zhònglì], 地心吸力 [dìxīnxīlì], 地球引力 [dìqiúyǐnlì]
france:
gravitation, gravité
germane:
Schwerkraft, Gravitation
hispane:
gravedad
hungare:
gravitáció, tömegvonzás
japane:
重力 [じゅうりょく], 引力 [いんりょく]
katalune:
gravetat, gravitació
nederlande:
zwaartekracht, gravitatie
portugale:
gravitação, gravidade (força)
ruse:
гравитация, тяготение
slovake:
gravitačná sila, príťažlivosť
ukraine:
тяжіння, сила тяжіння, ґравітація

graviti

serĉi 'graviti'
[gravit.0i]
(ntr)
[gravit.0i.FIG]
(figure) Troviĝi sub influo de centra, pli grava afero, komparebla al influo de gravito (kp satelito2): neregistaraj organizoj […] gravitas ĉirkaŭ la organizoj de la UN kaj vivas danke al ili [7]; centraj lingvoj, ĉirkaŭ kiuj gravitas […] plurdekoj da periferiaj lingvoj [8]. VD:dependi, orbiti
angle:
gravitate
beloruse:
прыцягвацца, імкнуць, імкнуцца
ĉeĥe:
být přitahován, gravitovat, pohybovat se gravitací, tíhnout
france:
graviter
germane:
gravitieren
hispane:
gravitar
hungare:
gravitál
japane:
重力で引かれる [じゅうりょくでひかれる], 回る [みる], 取り巻く [とりまく]
katalune:
gravitar
nederlande:
graviteren
portugale:
gravitar
ruse:
притягиваться
slovake:
gravitovať, pohybovať sa gravitáciou
ukraine:
тяжіти

sengravito, sengraviteco, malaltgraviteco

serĉi 'sengravito'
serĉi 'sengraviteco'
[gravit.sen0o]
[gravit.sen0o.FIZ]
FIZ Stato, en kiu ne sentiĝas pezeco, ĉar nenio bremsas la graviton, kiel dum libera falo aŭ punkto de egalpezo inter tero kaj luno: mi supozas ke sengravito ne estas nova sperto por vi [9]? la plej gravaj defioj, kiujn iu ajn homo devas alfronti survoje al Marso [estas] de elmeto al altenergiaj kosmaj radioj […], plidaŭrigita malaltgravita medio […] [10]; (figure) lokita en politika sengraviteco [11].
9. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
10. Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, Monato, 2010/08, p. 27
11. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Realproprigi al si resurson de publika utileco
angle:
weightlessness
beloruse:
бязважкасьць
ĉine:
微重力 [wēizhònglì], 零重力 [língzhònglì]
france:
apesanteur
germane:
Schwerelosigkeit, Mikrogravitation
hispane:
ingravidez
japane:
無重力状態 [むじゅうりょくじょうたい]
katalune:
ingravitació, pesantor

administraj notoj