glac/oPVEF glacoserĉi 'glaco' [glac.0o] Fandverŝita travidebla vitro polurita sur ambaŭ surfacoj kaj uzata precipe por speguloj kaj fenestroj: la policisto ne povas trankvile alproksimiĝi al la aŭto, ĉar tiam Regina furiozas, eĉ batas la glacojn [1]; aspektas iom malelegante en la aŭtomobilo: poŝkomputilo, anten-unuo kaj du dratoj, plej ofte iom tro longaj, kiuj pendas antaŭe ĉe la glaco [2]; kalkulado de la rapido kaj de la forto de ŝtono ĵetata de ponto povas helpi la konstruantojn de aŭtomobiloj produkti pli rezistantajn glacojn [3]. glacoviŝilo Rim.: Laŭ BL: Prefere diru spegulvitro. 1. Monato, Laimius Stražnickas: Havi ĉimpanzon hejme2. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj3. Monato, Roberto Pigro: Ŝtonĵeto sen cenzuro angle: plate glass, pane (of glass) beloruse: люстраное шкло ĉeĥe: zrcadlové sklo france: glace (plaque de verre) germane: Scheibe (Glas), Glasscheibe, Fensterscheibe japane: 板ガラス [いたガラス] katalune: lluna, vidre nederlande: glas (vensterglas), spiegelglas pole: szyba, szklana tafla portugale: vidro (de espelho, de automóvel etc.) ruse: зеркальное стекло slovake: alebo výkladné sklo, zrkadlové ukraine: дзеркальне скло administraj notoj