1gigant/o JED gigantoserĉi 'giganto' [gigant.0o] en: 1.[gigant.0o.MIT] en: Grandegulo, homo eksterordinare, nenormale granda: tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj [1]; kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin [2]? la giganto prenis la trunkon sur la ŝultron [3]; flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo [4]; etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj [5]; tiun lokon loĝas gento de gigantoj [6]. koloso, titano 2.[gigant.0o.MIT_helena] en: En la helena mito, ĉiu el la cent grandegaj filoj de Geo kaj de la sango de Urano; nekonfuzindaj kun Titanoj. 3.[gigant.0o.FIG] en: (figure) Io eksterordinare granda: kolosaj arboj densege kreskantaj, […] la vento fleksis potencajn branĉojn de tiuj nudaj gigantoj [7]; Antarkto ne plu estus „dormanta giganto“, sed „vekita giganto“ [8]; [tie] troviĝas grandaj ŝip-farejoj de la du japanaj gigantoj (trustoj) Kawasaki kaj Mitsubishi [9]; Google, […] la Interreta giganto elpensis ruzan strategion [10]; kiel eblas ke Vin, Giganton (eminentulon) de la Penso, tiom perturbas la […] misrecenzoj de memproklamita goljato [11]? 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:332. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj6. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 19847. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rakonto8. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 20059. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo11. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5 angle: 1. giant beloruse: гігант, волат ĉeĥe: gigant, obr ĉine: 庞然大物 [pángrándàwù], 巨客 [jùkè], 巨人 [jùrén] france: géant (subst.) germane: Gigant, Riese hispane: gigante hungare: óriás itale: gigante, Gigante (mit.) japane: 巨人 [きょじん] katalune: gegant nederlande: reus pole: 1. gigant, olbrzym, wielkolud 2. gigant portugale: gigante (subst.) ruse: гигант, исполин, великан slovake: gigant, obor ukraine: гігант, велетень gigantaserĉi 'giganta' [gigant.0a] en: [gigant.0a.KOMUNE] en: Grandega, kolosa, mamuta: skeletoj de rosmaroj […] aspektis kiel gigantaj brakoj [12]; [egiptoj] plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn [13]; subite mi vidis tra la pluvo […] gigantan virinan figuron [14]; mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn [15]; gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio [16]; la sukceso estos giganta [17]. 12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto angle: gigantic, giant beloruse: гіганцкі, велізарны ĉeĥe: gigantický, mocný, mohutný, obrovský ĉine: 巨客 [jùkè], 巨 [jù], 硕大无朋 [shuòdàwúpéng], 巨型 [jùxíng], 特大 [tèdà], 巨大 [jùdà] france: géant (adj.), gigantesque germane: gigantisch, riesig hispane: gigante hungare: óriás, gigantikus itale: gigantesco japane: 巨人の [きょじんの], 巨大な [きょだいな] katalune: gegantí, colós nederlande: reusachtig pole: gigantyczny, kolosalny, bajoński (o cenie) portugale: gigante (adj.), gigantesco rumane: colosal ruse: гигантский slovake: gigantický, obrovský ukraine: гігантський, велетенський administraj notoj