2gem/o JED gemoserĉi 'gemo' [gem.0o] 1.[gem.0o.MIN] PV Nobla aŭ duonnobla juvelŝtono (ankaŭ ŝtonsimilaj materialoj, kiaj sukceno, koralo ktp): la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero […kaj] provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto [1]; arĝenta oleujo, inkrustita per oro kaj ornamita per valoraj gemoj [2]. gemologio, gemologo 2.[gem.0o.intajlo] Juvelŝtono konkave gravurita; intajlo: gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo [3]. 3.[gem.0o.gliptiko] JED Iel gravurita juvelŝtono; gliptikaĵo: miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj [4]; en la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj Metrop . kameo, intajlo 4.[gem.0o.FIG] (figure) Unika valoraĵo, trezoro2: „Esperanta Antologio 1887–1957“ […] estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo [5]; ĉiu rakonto estas malgranda gemo, kelkafoje granda gemo, kiu por la literaturamanto estas vere plezuriga legaĵo [6]; la centro de Nov-Jorko, gemo de moderna civilizo, estas en ruinoj [7]. Rim.: La vorto gemo estas oficialigita en la 2ª OA sen difino kaj eĉ sen tradukoj. Ĝia signifo varias kaj en la naciaj lingvoj kaj en la Esperanta tradicio, kvankam vortaristoj tion ne konscias. — JED, sub redakto de Zamenhof, tradukas ĝin per Gemme, kio estas gravurita valorŝtono. — PV kaj la PIV-oj ĝin difinis laŭ signifo de la sametima vorto en la franca lingvo (t.e. gemo1). Tiusignife la vorto estas senutila, ĉar ĝin pli klare esprimas „juvelŝtono“. — Oni povas supozi, ke OA 2ª celis la germanan signifon gemo2, ĉar paralele en la sama OA 2ª estas oficialigita la komplementa nocio „kameo“ (reliefa kameo — malreliefa gemo2; kp la germanan artikolon „Gemme“ en la germana Vikipedio, kaj precipe ties ilustraĵon „Gemmen und Kameen“). — Ruse kaj pole la responda vorto estas supernocio por kameo kaj intajlo; uzon de tiu signifo gemo3 ilustras la ekzemplo el „Quo vadis“: la rafinita kolektanto Petronio kolektas kameojn kaj intajlojn, kaj referencas ilin supernocie: „miaj gemoj“. Tio sonas multe pli bone ol la ridinda „miaj gliptikaĵoj“, kiel oni devus diri laŭ la rekomendo de la PIV-oj. [Sergio Pokrovskij] 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIII2. Lyman Frank Baum, tr. Donald Richard Broadribb: La Mirinda Sorĉisto de Oz, Ĉap. 13ª3. B. Traven, tr. Hans Georg Kaiser: Mortula ŝipo, Ĉap. 19ª (piednoto).4. H. Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: Quo vadis?, 1933. Ĉap. 51ª5. Esperanto en perspektivo, 19746. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 20077. La Ondo de Esperanto, 2001, №12 angle: 1. gem 2. engraved gem beloruse: 1. каштоўны камень 2. інталія, разны камень 3. гема 4. жамчужына (перан.) bulgare: 1. скъпоценен камък ĉeĥe: 1. drahokam ĉine: 1. 璨 [càn], 玤 [bàng], 璥 [jǐng], 璠 [fán], 珙 [gǒng] france: 1. gemme, pierre précieuse germane: 1. Gemme, Edelstein 2. Gemme hispane: 1. gema hungare: 1. drágakő 4. gyöngy (átv.) japane: 宝石 [ほうせき] katalune: 1. gemma, pedra preciosa 4. tresor, joia nederlande: 1. edelsteen 4. parel (fig.) pole: 2. intaglio 3. gemma portugale: 1. gema (qualquer pedra preciosa) 4. jóia (f) ruse: 1. самоцвет 2. инталия 3. гемма 4. перен. жемчужина slovake: 1. drahokam ukraine: ґема, дорогоцінний камінь gemistoserĉi 'gemisto' [gem.0isto] Tiu, kiu gravuras aŭ komercas gemojn: kiu ne scias distingi inter la pura kaj la falsita ŝtono, tiu sin turnas al gemisto [8]. juvelisto 8. Allan Kardec, trad. L.C. Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga: La Libro de la Mediumoj, p. 300 angle: gem worker, jeweler beloruse: разьбяр (каштоўнага каменьня) ĉeĥe: klenotník ĉine: 磨宝石工 [móbǎoshígōng] germane: Edelsteinschleifer hungare: drágakő-kereskedő japane: 宝石商 [ほうせきしょう], 宝石細工師 [ほうせきさいくし] katalune: venedor de gemmes nederlande: juwelier portugale: vendedor de gemas slovake: klenotník ukraine: гранувальник (дорогоцінних каменів) administraj notoj pri ~isto: Ŝajnas temi pri sinonimo de juvelisto. Sed PIV1 ne konsentas kaj rezervas la terminon al prilaboristoj de ~oj. [MB]