*trezor/o

*trezoro

1.
Amaso da multvaloraj objektoj – oro, arĝento, juveloj:
a)
EKON Rezerve tenata: promesita trezoro estas sen valoro PrV ; ne timu […] via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn [1]; pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi [2]; amasigi trezorojn en keloj [3]; la ŝtata trezoro (ankaŭ „ŝtatkaso“).
b)
Enterigita aŭ iel kaŝita, precipe tia, ke la posedanto ne plu vivas kaj la situo ne estas sciata: trezoroj, kaŝitaj en la sablo [4]; la regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon [5]; trovi trezoron en ruinojB .
2.
(figure) Io tre valora, tre ŝatinda: tiu libro estas vera trezoro de scienco; (frazaĵo) amiko fidela estas trezoro plej bela PrV .
a)
(figure) Karesa vorto pri io aŭ iu tre kara al oni: mia kara trezoro, vintro sin trovos sur vangoj FK ; mia anĝelo, mia trezoroB . VD:ĝojo
b)
Kolekto de valoraj verkoj: arkitektura, lingva trezoro; la verko de Zamenhof estas trezoro por la homaro; malgranda biblioteko, kiu […] enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo FK ; la [bo]patrino […] transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo […] ― amaso da flaviĝintaj paperoj […], por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili FK .
angle:
treasure
beloruse:
скарб
ĉeĥe:
poklad
france:
trésor
germane:
Schatz
hispane:
tesoro
hungare:
kincs, drágaság ŝtata ~o: államkincstár. amiko fidela estas ~o plej bela: a jó barát drágább az aranynál.
japane:
[たから], 宝物 [たからもの], 秘宝 [ひほう], 富 [とみ], 財宝 [ざいほう], 貴重な物 [きちょうなぶつ], 大事な人 [だいじなじん]
katalune:
tresor
latine:
thesaurus, i
nederlande:
schat
pole:
skarb, bogactwo ŝtata ~o: skarb państwa. amiko fidela estas ~o plej bela: wierny przyjaciel to najpiękniejszy skarb.
portugale:
tesouro
ruse:
сокровище ŝtata ~o: казна. 1.b клад amiko fidela estas ~o plej bela: не имей сто рублей, а имей сто друзей.
slovake:
poklad
ukraine:
скарб

trezorejo

1.
EKON Loko, kie oni konservas trezoron aŭ grandajn monsumojn: ŝtelisto […] ŝtelis juvelojn el la trezorejo [6]; la faraona trezorejo estis tiel malplena […] [7]; (figure) bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon [8].
2.
EKON Oficejo, kie oni administras trezoron, precipe la ŝtatan: la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj de la faraona trezorejo [9]; ŝtatsekretario pri la Trezorejo PIV1 (tiel oni nomas la financministron en Usono). SUB:fisko1
angle:
treasury
beloruse:
скарбніца
ĉeĥe:
klenotnice, pokladnice, trezor
germane:
1. Schatzkammer, Tresorraum 2. Schatzamt 2. Fiskus, Staatskasse, Schatzamt
hispane:
cámara del tesoro
hungare:
kincstár
japane:
宝庫 [ほうこ], 宝物庫 [ほうもつこ], 国庫 [こっこ]
katalune:
erari
latine:
aerarium, ii
nederlande:
schatkamer
pole:
skarbiec
ruse:
1. сокровищница 2. казна, казначейство
slovake:
pokladnica, trezor
ukraine:
скарбниця

trezoristo

EKON Oficisto rajtigita enspezi kaj elspezi monrimedojn de ŝtato aŭ organizaĵo: la impostoj alfluas tre malrapide – diris la trezoristo [10].
Rim.: Trezoristo estas rajtigita mem decidi pri spezoj; kasisto faras tion laŭ ordono (interalie, de trezoristo) aŭ laŭ rutina regulo.
beloruse:
скарбнік
ĉeĥe:
pokladník
france:
trésorier
germane:
Schatzmeister
hispane:
tesorero
hungare:
kincstárnok, kincstáros
japane:
財務官 [ざいむかん], 会計官 [かいけいかん]
katalune:
tresorer
pole:
skarbnik
ruse:
казначей
slovake:
pokladník
ukraine:
скарбник

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas dua fontindiko.