Aldoni tradukojn al ReVo:

gastronomi/o

gastronomio

serĉi 'gastronomio'
[gastro1.0o]
KUI
[gastro1.0o.fako]
Fako, arto pri la zorgado de gastaj bezonoj, inkluzive de manĝado, trinkado, kulturo ktp: la nunaj vojaĝantoj […] trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj [1]; vi kritikas la gastronomion en Germanio […] kion vi riproĉas? […] vidu mem, promenante tra niaj urboj, […] vi povas manĝi itale, turke, greke, jugoslave, sed ne germane [2]; multaj aliaj allogaĵoj troveblas ĉi tie: riĉa folkloro kaj gastronomio, en kiuj intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj [3]; kontraste al vera gastronomio kaj hotelismo, kiuj faras ĉion por plejebla komforto de gastoj, tiaj hotelĉenoj strebas nur al profito [4]. PRT:kuirartoVD:frandema, gastronomo
1. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Stefan Maul: Kiel savi la germanan kulturon, Monato, 2000/11, p. 30
3. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj
4. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
angle:
gastronomy
beloruse:
гастраномія
ĉine:
烹飪學 [pēngrènxué], 厨艺 [chúyì], 餐飲業 [cānyǐnyè], 烹飪術 [pēngrènshù], 餐飲 [cānyǐn]
france:
gastronomie, cuisine (art)
germane:
Gastronomie, Kochkunst, feine Küche, Esskultur
greke:
γαστρονομία
hispane:
gastronomía
hungare:
konyhaművészet, szakácsművészet, étkezési kultúra, gasztronómia
japane:
料理法 [りょうりほう], 美食学 [びしょくがく]
katalune:
gastronomia
nederlande:
gastronomie, eetcultuur, kookkunst
portugale:
gastronomia
ruse:
гастрономия
turke:
iyi yemek merakı, gastronomi
ukraine:
гастрономія

administraj notoj