1gangren/o JED gangrenoserĉi 'gangreno' [gangre.0o] 1.[gangre.0o.MED] Detrua iom post iom etendiĝanta putriĝo de ia parto de vivanta korpo: ilia parolo dismordos kiel gangreno [1]; feliĉe mi ne konstatis signon de gangreno, sed mi estas tre laca kaj malforta [2]; en unu el la ravinoj […] ni vidis la nigran truon de nia prizonejo sterniĝinta kiel gangrena vundo sur la blanka neĝo [3]. gangreno ĉe la piedo pro diabeto CC BY-SA 3.0 [4] 2.[gangre.0o.FIG] (figure) Morala infektiĝo, malvirteco: unu el la gangrenoj estas la malŝparemo kaj koruptado, kiuj karakterizas preskaŭ ĉiujn instancojn en la lando [5]; el la neimagebla tenebro preter la gangrena brilo de tiu frida flamo, el la tartaraj distancoj tra kiuj tiu olea rivero mistere, neaŭdeble kaj nekonate fluis, ekvenis per ritmaj saltetoj hordo da malsovaĝaj dresitaj hibridaj flugilmonstroj Sol . dekadenco 1. La Nova Testamento, Ii. timoteo 2:172. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 20103. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 20044. James Heilman, MD, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:GangreneFoot.JPG5. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005 angle: gangrene beloruse: гангрэна bulgare: гангрена ĉeĥe: brant, gangréna, sněť ĉine: 1. 坏死 [huàisǐ] france: gangrène germane: Gangrän 1. Brand, Nekrose 2. Verderbtheit greke: γάγγραινα hispane: gangrena hungare: 1. üszök, üszkösödés, gangréna 2. rákfene japane: 壊疽 [えそ], 退廃の源 [たいはいのげん] katalune: gangrena nederlande: 1. gangreen 2. verdorvenheid portugale: gangrena ruse: гангрена slovake: hnilobný rozklad tkaniva, sneť turke: kangren ukraine: гангрена gangreni, gangrenigiserĉi 'gangreni' serĉi 'gangrenigi' [gangre.0i] (tr) Igi gangrena, kaŭzi gangrenon: gangrenita membro, spirito, mondo; la korupto gangrenas ĉiunivele, tiom ke oni ne plu atingas de urbodomo en deca tempo dokumenton sen pagi la respondecan oficiston MD02 . degeneri, putri beloruse: выклікаць гангрэну, зрабіцца гангрэнозным ĉeĥe: způsobovat gangrény ĉine: 腐 [fǔ] france: gangréner germane: verderben hispane: gangrenar hungare: elüszkösít japane: 壊疽に陥らせる [えそにおちいらせる], 腐敗させる [ふはいさせる] katalune: gangrenar nederlande: door gangreen aantasten portugale: gangrenar ruse: поразить гангреной slovake: gangrénu, vyvolať sneť, zapríčiniť hnilobný rozklad administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.