gamb/o PV gamboserĉi 'gambo' [gamb.0o] La tuta maldekstra aŭ dekstra malsupra membro de homo, kies partoj estas femuro1, genuo1, kruro2, piedo1: Mi nur petas vian moŝton (…) min helpi eltiri min de sub la mulo, ĉar ĝi premegas al mi la gambon de la piedingo ĝis la selo [1]; ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per la vaporanta linimento [2]; farante duoblan mortosalton, ŝi krude falis kaj rompis al si unu gambon [3]; aperis novaj nevusoj sur ŝiaj gamboj, brakoj kaj dorso [4]; laŭaspekte li estis ege sporta, kun fortikaj gamboj kaj kolo kaj kun risorta irmaniero [5]; li estis dika kaj X-gamba [6]. kruro11. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 19ª2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22ª3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko4. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino5. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro beloruse: нага germane: Bein japane: 下肢 [かし], 脚部 [きゃくぶ] ruse: нога ukraine: нога administraj notoj