Aldoni tradukojn al ReVo:

Frankfurt/oZ

Frankfurto

serĉi 'Frankfurto'
[frankfurt.F0o]
GEOGZR
1.
[frankfurt.F0o.che_majno]
Frankfurto ĉe Majno: kiam antaŭ malmultaj semajnoj aperis glisaviadilo super Frankfurto, Germanio, tuj estiĝis alarmo [1]; la estro de la interŝtata komisiono por la germana ortografio […] bedaŭris la decidon de la redakcio en Frankfurto, sed ne vidis kialon por ŝanĝo [2].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Frankfurto ĉe Odro aŭ alia samnoma urbo el diversaj malgrandaj en Ameriko nomitaj laŭ la du germanaj.
1. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron
2. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
beloruse:
Франкфурт
ĉeĥe:
Frankfurt
ĉine:
1. ç¾Žå› æ²³ç•”法兰克福 [měiyÄ«nhépànfǎlánkèfú]
france:
Francfort
germane:
Frankfurt
hungare:
Frankfurt
japane:
フランクフルト
latine:
Francofurtum
nederlande:
Frankfurt
pole:
Frankfurt
portugale:
Frankfurt, Francoforte
ruse:
Франкфурт
ukraine:
Франкфурт

frankfurta

serĉi 'Frankfurta'
[frankfurt.0a]
ZR
El Frankfurto, rilata al Frankfurto: FAZ ― Frankfurta Ĝenerala Gazeto [3]; valoras tiu ĉi tuttaga frankfurta trempiĝo en la mondon de muziko [4].
3. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita
beloruse:
франкфурцкі
ĉeĥe:
frankfurtský
germane:
frankfurterisch
hungare:
frankfurti
ruse:
франкфуртский

Frankfurto ĉe Majno, Frankfurto sur Majno

serĉi 'Frankfurto ĉe Majno'
serĉi 'Frankfurto sur Majno'
[frankfurt.F0oMajno]
GEOG
Urbo en sud-okcidenta Germanujo (8°40′E, 50°07′N), situanta ĉe la rivero Majno, plej granda urbo de la federacia lando Hesujo. Berlino havas kontraŭ ĉiuj 1000 viroj 1080 virinojn, Dresdeno 1113, Frankfurto sur Majno 1123 FK ; vi povas uzi la PTB-tempon, se vi povas kapti la ondojn de la DCF77-sendilo, kiu staras proksime al Frankfurto sur Majno [5]; ekzistas ĉarmaj studejoj en lia lasta loĝloko en Blonay (Svislando) kaj la impona Hindemith-instituto en Frankfurto ĉe Majno [6].
5. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
6. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
beloruse:
Франкфурт на Майне
ĉeĥe:
Frankfurt nad Mohanem
ĉine:
美因河畔法兰克福 [měiyīnhépànfǎlánkèfú]
france:
Francfort-sur-le-Main
germane:
Frankfurt am Main, Frankfurt a.M.
hungare:
Majna-Frankfurt
latine:
Francofurtum ad Moenum
nederlande:
Frankfurt aan de Main
pole:
Frankfurt nad Menem
portugale:
Francoforte sobre o Meno
ruse:
Франкфурт на Майне

Frankfurto ĉe Odro

serĉi 'Frankfurto ĉe Odro'
[frankfurt.0oOdro]
GEOG
Urbo en orienta Germanujo, situanta ĉe la rivero Odro: Frankfurto ĉe Odro […] estas la kvara plej granda urbo de la germana federacia lando Brandenburgio [7].
beloruse:
Франкфурт на Одэры
ĉeĥe:
Frankfurt nad Odrou
ĉine:
奥得河畔法兰克福 [àodéhépànfǎlánkèfú], 奥德河畔法兰克福 [àodéhépànfǎlánkèfú]
france:
Francfort-sur-l'Oder
germane:
Frankfurt an der Oder, Frankfurt a.O.
hungare:
Odera-Frankfurt
latine:
Francofurtum ad Viadrum
nederlande:
Frankfurt aan de Oder
pole:
Frankfurt nad Odrą
portugale:
Francoforte sobre o Oder
ruse:
Франкфурт на Одере

administraj notoj