fragmit/o PVEF fragmitoserĉi 'fragmito' [fragmi.0o] [fragmi.0o.BOT] Kano kreskanta en marĉoj kaj ĉe lagoj, uzata por fari matojn, tegi tegmentojn ktp; genro el familio poacoj (Phragmites): ili faros bongustajn bulojn el la nekuiritaj hordeaj grenoj, kaj metos la bulojn sur fragmitajn tigojn [1]; la marĉoj prezentas mirigan mozaikon […] el fragmitoj, kie akvo kaj ĉielo najbaras [2]; la loĝantoj scipovas profiti naturajn rimedojn, […] tegmentante siajn domojn per fragmitaĵoj [3]; ĉu la fragmitoj rekreskos en la venonta jaro? ĉu la ruĝvertaj gruoj reflugos ĉi tien? [4]. 1. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du2. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 20133. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 20134. -: Ĉu ruĝvertaj gruoj..., 2004-11-15 beloruse: трысьнёг, трысьцё ĉeĥe: rákos, třtina ĉine: 芦笛 [lúdí], 茅草 [máocǎo], 香蒲 [xiāngpú] france: roseau (phragmite) germane: Schilf hungare: nád japane: ヨシ, アシ latinece: Phragmites nederlande: riet portugale: fragmente ruse: тростник slovake: trsť obyčajná ukraine: очерет fragmitejo serĉi 'fragmitejo' [fragmi.0ejo] Loko, kie fragmitoj abunde kreskas: malprofundaj lagetoj kaj fragmitejoj akompane kun birdoj – vera spektaklo de la naturo [5]; [la] Granda botaŭro […] dumtage kaŝas sin en fragmitejoj, densaj marĉoj [6]. fragmitejo borde de lago Schwielow ĉe rivero Havel, Brandenburgo, Germanujo PD [7] 5. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 20136. Vikipedio, Granda botaŭro7. Botaurus stellaris, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwielowsee-Schilfrohrguertel-01.jpg angle: reed bed beloruse: тапнякі, плаўні ĉine: 芦苇丛 [lúwěicóng] france: roselière germane: Röhricht ruse: пла́вни ukraine: пла́вні administraj notoj ~ejo : Mankas verkindiko en fonto.