Aldoni tradukojn al ReVo:

fobi/o PV

fobio

serĉi 'fobio'
[fobi.0o]
1.
[fobi.0o.MED]
MED Kronika malsano karakterizata per neracia timo: akvofobio; li diskrete ne rekte mencias la flugofobion de Lapenna [1]. SUB:agorafobio, klostrofobio, hidrofobio
2.
[fobi.0o.POL]
POL Publika esprimo de malŝato, malamo al iu homgrupo aŭ movado: oni eĉ lanĉis hontindan gejofobian kampanjon kontraŭ oficisto de UEA (vd homofobio) [2]; Agnoskas min nur kun fobio // Obtuz-aŭdace la prolet', // Mi vivas nur per stipendio // Parcimonia de poet' [3]; kontraŭ-manifestacioj denuncantaj islamofobion, grupigis plurajn centojn da personoj [4]. VD:bifobio, transfobio, rasismo
1. J. Lindstedt: La popolo en movado, libera folio, 2006-10-08
2. O. Buller: en: Ĉi-jara UK nun okazas en mia lando, 2010
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
4. -: AÅ­stralio : kontraÅ­-islamaj manifestacioj, kaj kontraÅ­-manifestacioj, Neniam milito inter ni, 2015-07-19
beloruse:
фобія
bulgare:
фобия
ĉeĥe:
chorobný strach, fobie
ĉine:
恐惧症 [kǒngjùzhèng], 恐惧 [kǒngjù]
france:
phobie akvo~o: hydrophobie. flugo~o: aérophobie.
germane:
Phobie 1. Angststörung 2. Feindseligkeit
hispane:
fobia akvo~o: hidrofobia.
hungare:
iszony, fóbia akvo~o: víziszony, hidrofóbia. flugo~o: légiszony, aerofóbia.
indonezie:
fobia akvo~o: hidrofobia. flugo~o: aviatofobia, aviofobia.
japane:
恐怖症 [きょうふしょう]
katalune:
fòbia akvo~o: hidrofòbia. flugo~o: aviatofòbia.
nederlande:
fobie akvo~o: watervrees, hydrofobie. flugo~o: aërofobie.
norvege:
fobi
perse:
هراس (روانشناسی) akvo~o: آب‌هراسی.
portugale:
fobia
ruse:
фобия, навязчивый страх akvo~o: водобоязнь. flugo~o: авиафобия.
slovake:
chorobný strach, fóbia
ukraine:
фобія

fremdofobio

serĉi 'fremdofobio'
[fobi.fremdo0o]
[fobi.fremdo0o.POL]
POL Malŝato de fremdaj influoj, fremdaĵoj, fremduloj en la hejma medio: en la tempo de Zamenhof la lingvoinstruado ĝenerale estis tiel mizera ke estis tute prudente kredi ke lerni paroli fremdan lingvon tute ne eblas; en tia medio kompreneble fremdofobio kaj naciismo prosperis [5]. SIN:ksenofobio
5. J. S. Larsen: Esenco kaj estonteco, libera folio, 2016-09-12
beloruse:
ксэнафобія
ĉine:
廉价旅店 [liánjiàlǚdiàn], 惧外 [jùwài]
france:
xénophobie
germane:
Fremdenhass

Ä¥o-fobio

serĉi 'ĥo-fobio'
[fobi.hxo0o]
(figure) ESP
La strebo ĉiel eviti uzadon de la litero kaj parolsono „ĥ“ (ĥo) en Esperanto, anstataŭigante ĝin per aliaj litero kaj sono (plej ofte per „k“, kiel en „meĥaniko“→„mekaniko“; aŭ elektante alian fonton, kiel en „ĥoro“→„koruso“): sed ilia (de la PIV-aŭtoroj) ĥo-fobio ne permesas, ke ĥilo restu „ĥilo“ [6]; mi konsentas kun vi, ke oficialigo de la k-formoj, kiam estas fundamentaj ĥ-radikoj, estas nenio alia ol ĥo-fobio [7]; se plu daŭros „Ĥ-fobio“ ĉe esperantistoj, ili devos trovi iun sisteman solvon aplikeblan unuece por la tuta nomenklatura sistemo [8]. VD:ĥ
Rim.: Vidu notojn ĉe ĥilo, ĉilo, kinino, kromo.
6. D. Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ, Akademiaj Studoj, 1988–1990, p. 80a
7. A. Shlafer: Rojalismo?, en: Afiŝo ĉe «Revuloj», 2002-02-02
8. Pluhař, Zděnek: Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto, 2011, 2-a versio

administraj notoj