kinino
- 1.
- ĥinino
- 2.
- Iu el la biologie aktivaj substancoj (hormonoj) en la sango de animaloj: kininoj malstreĉas la angiajn muskolojn, transmetas la dolorsentumojn, pligrandigas tralasemon de la kapilaroj ktp.
Rim. 1:
Nur la senco kinino1
estas oficiala ‐ probable, la Akademio ne rimarkis la
hormonan
kinino2n.
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
«Ambaŭ kininoj eniras en multajn kunmetitajn
terminojn. Estus embarase se la Internacia lingvo ne kapablus
distingi la du, sed se ni decidas, ke
kinino1=ĥinino,
kaj
kinino2=kinino, la problemo
estas solvita. Tion ĉi mi rekomendas. La
ĥin-parto de
ĥinino aperas en jenaj derivaĵoj aŭ
parencaj
kombinaĵoj:
ĥinono, hidroĥinono, ĥinolino,
ĥinhidrono,
se doni nur kelkajn ekzemplojn. La kin de
kinino2
aperas en: kinazo, kininogeno.»
[1].
1.
Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero
Ĥ, Akademiaj Studoj, 1988–1990.
Balieboro: Esperanto Press. P. 80.
- angle:
- 1. quinine 2. kinin
- beloruse:
- 1. хінін 2. кінін
- ĉeĥe:
- chinin
- ĉine:
- 1. 奎宁 [kuíníng], 金雞納 [jīnjīnà]
- finne:
- 1. kiniini
- france:
- 1. quinine 2. kinine, cytokinine
- germane:
- 1. Chinin 2. Kinin
- hispane:
- quinina
- hungare:
- 1. kinin
- japane:
- キニーネ
- katalune:
- 1. quinina
- nederlande:
- 1. kinine
- pole:
- 1. chinina
- rumane:
- 1. chinină
- ruse:
- 1. хинин 2. кинин
- slovake:
- chinín
- ukraine:
- хінін, хіна
administraj notoj
pri
~o:
La du sencoj estas probable etimologie senrilataj. Se oni vere deziras enkonduki la duan, necesas krei homoniman radikon. [MB]pri ~o:
Mi vidas nenian utilon strute kaŝi la homonimojn apartigante ilin en disajn artikolojn. La etimologiaj konsideroj neniom helpas lerni la lingvon, plej ofte ili estas simple malutilaj. Prezenti la homonimojn en unu sama artikolo mi opinias pli honesta kaj konforma al la reala strukturo de la lingvo. [Sergio]~o: Mankas dua fontindiko.