-
Ŝtato en Nord-Eŭropo,
limanta sude kaj okcidente kun la Balta Maro, oriente kun Ruslando kaj
nordokcidente kun Svedujo kaj Norvegujo:
vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando, ĉar tie
la neĝa reĝino havas sian somerloĝejon
[13];
ni elveturis, mi tra Finnujo velocipede, […] mia amiko
poste per vaporŝipo rekte al Peterburgo
[14];
Valdemar Langlet, frua esperanto-pioniro, […] okazigis en 1899 la
unuan esperanto-geedziĝon (kun Signe Blomberg el Turku, Finnlando)
[15].
Suomujo
Rim. 1:
La nomo estas gentobaza (AdE), sed uzas la finvorton -land
anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
Rim. 2:
Oni jes povas escepte prononci „finno“ simile al
„sen-noma“, distribuante nn inter du silaboj;
tamen tio fiaskas pri nnl el
„Finnlando“: unue, la silabokomenca
nl el „Fin-nlando“ estas ne nur nekutima, sed
eĉ fonetike malebla por multaj esperantistoj; due, tia
dissilabado kolizius kun la morfologio (kp
„Gron-lando“). La dissilabado „Fin-n-lando“
implicas silabofaran [n̩], kiu en Esperanto ne
ekzistas. Praktike do oni prononcas „finlando“, malgraŭ la
skriba formo.