1financ/o JED financoserĉi 'financo' [financ.0o] 1.[financ.0o.SCI] Ekonomia fako pri akiro kaj uzo de monrimedoj: mi studis juron, antaŭ ol interesiĝi pri financoj [1]; Oliver estis ŝarĝita pri financoj kaj administrado [2]; lia unika filo delasas financon por sin doni al medicino [3]. bilanco, budĝeto, ekonomio, kapitalo 2.[financ.0o.monrimedoj] Monrimedoj, pri kiuj disponas iu ŝtato aŭ privatulo; stato de la en- kaj el-spezoj: li parolis pri la fiereco de la Rothenfels’a familio, la foje senespera stato de ĝiaj financoj [4]; timigaj informoj troviĝas en la raporto [pri] la financoj de UN [5]; ili pasintjare lanĉis publikan financo-kampanjon [6]; mi konkludis, ke la detruado de la kulturoj fare de la ekonomio, kaj de la ekonomio fare de la financo ne estas necesa kosma leĝo [7]; okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo [8]. 1. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 152. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro Xvi5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo7. H. García: Transplanti teknologion, Monato, 1998/09, p. 168. J. Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09 angle: finance beloruse: фінансы ĉeĥe: finance ĉine: 1. 財務 [cáiwù], 財政 [cáizhèng], 金融 [jīnróng], 金融界人物 [jīnróngjièrénwù] france: 1. finance 2. argent (monnaie), finances (argent) germane: 1. Finanzwesen 2. Finanzen hispane: finanzas hungare: 1. pénzügy 2. pénzeszköz japane: 財政 [ざいせい], 財務 [ざいむ], 金融 [きんゆう] katalune: finances nederlande: financies, financiën portugale: finanças, finança ruse: финансы slovake: financie ukraine: фінанси, кошти financaserĉi 'financa' [financ.0a] [financ.0a.EKON] Rilata al financo: financaj aferoj [9]; financa konsilanto [10]; financa ruiniĝo Marta ; financa ministrejo [11]; Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue [12]; cent mil talentoj, tio ja estas sumo, kiu tuj povus rebonigi la financan staton de l' faraono [13]! 9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua11. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V angle: financial beloruse: фінансавы ĉine: 金錢上 [jīnqiánshàng], 財政上 [cáizhèngshàng] france: financier (adj.) germane: finanziell hispane: financiero (adj.) hungare: pénzügyi, pénz- japane: 財政上の [ざいせいじょうの], 財務の [ざいむの], 金融上の [きんゆうじょうの] katalune: financer (adj.) nederlande: financieel ruse: финансовый ukraine: фінансовий financiserĉi 'financi' [financ.0i] (tr) [financ.0i.EKON] Finance subteni: financi entreprenon, propagandon, esploron; ni financis projekton […per] aĉeto de materialo [14]; financi kaŝajn politikajn aktivecojn [15]; financi la eldonaĵojn de Vinilkosmo [16]; financi partoprenon de junaj afrikaj aktivuloj en la unua IJK Kon11 ; el tiu sumo TEJO devas proprarimede financi 13 320 eŭrojn, dum la subvencio egalas al 129 170 eŭroj [17]. 14. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1515. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1916. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo17. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, En Benino komenciĝis afrika-eŭropa kapabliga projekto angle: finance beloruse: фінансаваць ĉeĥe: financovat ĉine: 融通 [róngtōng], 出資 [chūzī], 集資 [jízī], 提供資金 [tígōngzījīn] france: financer germane: finanzieren hispane: financiar, subvencionar japane: 融資する [ゆうしする], 出資する [しゅっしする] katalune: finançar nederlande: financieren ruse: финансировать slovake: financovať, poskytovať peniaze ukraine: фінансувати, забезпечувати коштами, виділяти кошти, давати гроші financistoserĉi 'financisto' [financ.0isto] 1.[financ.0isto.EKON] Specialisto pri financaj aferoj, kondukanto de gravaj financaj aferoj: ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro [18]; la ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj — estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj [19]. bankiero, bankisto, kapitalisto 2.[financ.0isto.subtenanto] Iu, kiu profesie investas monon en fremdajn entreprenojn: se oni ordonus ke plejparte laŭvolaj pruntkontraktoj estu risko por la pruntedonantoj, la financistoj malpli senhonte provus profitadi [20]; groŝon ŝtelis ― ho ŝtelisto! milojn ŝtelis ― financisto PrV . 18. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria19. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo20. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok beloruse: фінансіст ĉine: 出資者 [chūzīzhě], 投資者 [tóuzīzhě], 投資商 [tóuzīshāng] france: financier (subst.) 2. bâilleur de fonds germane: 2. Finanzier, Kapitalgeber hispane: financiero (subst.) hungare: pénzember, pénzügyi vezető japane: 財政家 [ざいせいか], 財務官 [ざいむかん] katalune: financer (subst.) nederlande: financier ruse: финансист ukraine: фінансист administraj notoj