1final/o JED finaloserĉi 'finalo' [final.0o] 1.[final.0o.MUZ] Fina parto de muzikaĵo: apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono [1]; (figure) el la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo Metrop ; (figure) la amo trovis, fine, sian finalon Metrop ; Ĉajkovskij, neniom dubante, kreis laŭ tiu temo la finalon de sia 4-a simfonio [2]. 2.[final.0o.SPO] Fina maĉo en konkurso, kiu difinas la rangojn de la lastaj partoprenantoj; finludo: en la finalo la du venkintoj batalis por la 1-a kaj 2-a lokoj, kaj la du venkitoj por la 3-a kaj 4-a lokoj [3]; en la konkurso oni luktis por du specialaj premioj […] la finalo estis en norvega ĉefurbo Oslo [4]; la matĉo okazis […] samtage kun la „granda“ finalo inter Germanio kaj Brazilo en Japanio dum la lasta mondĉampionado [5]. 1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo3. T. Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, 19724. Laimius Stražnickas: Konkurso: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 255. Marko Naoki Lins: Plej malforta futbalnacio, Monato, 2004/11, p. 17 angle: 1. finale beloruse: 1. фінал (музычнага твора) 2. фінал (спартовай гульні) ĉeĥe: finále ĉine: 1. 煞尾 [shāwěi], 終曲 [zhōngqǔ], 終場 [zhōngchǎng] france: 1. final (mus.), finale (mus.) 2. finale (sport) germane: 1. Finale, Schlussszene, Abschluss 2. Finale, Endrunde, Endspiel, Endausscheidung hungare: 1. finálé japane: フィナーレ, 最終楽章 [さいしゅう・がくしょう], 終曲 [しゅうきょく], 決勝戦 [けっしょうせん] katalune: final nederlande: finale 1. finale (muz.) portugale: 1. final, finale ruse: 1. финал, заключительная часть slovake: dohra ukraine: фінал, заключна частина finalanoserĉi 'finalano' [final.0ano] [final.0ano.SPO] Konkuranto en finalo; finludanto: [la] finalanoj estis bone preparitaj kaj ege atente aŭskultis dum la pasintaj semajnoj la konkurson [6]. Rim.: Oni foje trovas la naturalisman formon „finalist·o“: nun tamen mortis homo pro saŭnado, […] ĉi-jare rusa finalisto mortis, kuirita ĉe 110 gradoj [7]; kiun PIV1 prezentas kiel derivaĵon, sed kiun mi konsideras pruntvorton laŭ la 15a regulo fundamenta. Partopreno en finalo ja ne estas profesio, nek regula okupo aŭ subteno de doktrino! [Wolfram Diestel] 6. La Ondo de Esperanto, 2001, №67. Stefan Maul: Du mil dek, Monato, 2010/12, p. 7 angle: finalist beloruse: фіналіст ĉine: 入围者 [rùwéizhě], 决赛选手 [juésàixuǎnshǒu] france: finaliste germane: Finalist nederlande: finalist duonfinaloserĉi 'duonfinalo' [final.duon0o] [final.duon0o.SPO] Maĉo en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en finalo: la konkurso „Muziko sen Landlimo“ konsistas el unua konkurso, duonfinalo kaj finalo [8]. 8. Li Jianhua: Kantokonkurso de studentoj..., [2006] beloruse: паўфінал ĉeĥe: polofinále ĉine: 半决赛 [bànjuésài], 准决赛 [zhǔnjuésài] france: demi-finale germane: Halbfinale hebree: חצי גמר japane: 準決勝戦 [じゅんけっしょうせん] katalune: semifinal nederlande: halve finale slovake: polofinále kvaronfinaloserĉi 'kvaronfinalo' [final.kvaron0o] [final.kvaron0o.SPO] Maĉo en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en duonfinalo: en 1986, kiam Belgio atingis la kvaronfinalon, li aperas en du venkaj maĉoj, kontraŭ Irako kaj kontraŭ Rusio [9]. 9. M. Chesnelle: Clijsters Leo, Veropedio, 2010-04-12 beloruse: чвэрцьфінал ĉeĥe: čtvrtfinále ĉine: 四分之一决赛 [sìfēnzhīyījuésài], 半準決賽 [bànzhǔnjuésài] france: quart de finale germane: Virtelfinale japane: 準々決勝 [じゅんじゅんけっしょう] katalune: quarts de final nederlande: kwartfinale slovake: štvrťfinále administraj notoj