(en E-o)
Duonakcenta
dusilabo:
enklitikoj estas: (1) la tabelvortoj krom la demandaj kaj la negaj
(neaj); (2) la posedaj adjektivoj
(dusilabaj);
(3) la sekvantaj vortoj: dua, tria, apud, preter, super, ili,
unu,
estas, kvazaŭ
[1].
Rim.:
La paralelo inter la greka kaj E-a difinoj estas pli ol lama.
Cetere,
havi apartan terminon nur por la duonakcentaj dusilaboj ne aperas
tre
utile, ĉar la duonakcentaj unusilaboj ludas tute similan rolon
de ritmaj ĵokeroj en versfarado.
Rim.:
PIV2002 ne havas tiun duan sencon el Parnasa Gvidlibro;
ĝi havas difinojn por "enklitiko" (= "enklizaĵo")
kaj "proklitiko" (= "proklizaĵo"),
kiuj kongruas kun internacia uzado.
(Sed mankas la supertermino "klitiko", kiu enhavu ambaŭ!)