Aldoni tradukojn al ReVo:

*ekzist/i PV

*ekzisti

serĉi 'ekzisti'
[ekzist.0i]
(ntr)
[ekzist.0i.KOMUNE]
Reale kaj fakte esti: tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos [1]; ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi [2]; ĉu ekzistas nenia savo [3]? multe da malfeliĉo kaj malĝojo ekzistas en la mondo [4]! ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi [5]; ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj [6]; ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis [7]; por mi ekzistas nur idealoj pure homaj [8]; la mondo certe ekzistos plue, senfine pli longe, ol kiel mi povas imagi al mi [9]; kie ekzistas krimo, devas ekzisti krimuloj [10]; ekzistas diferenco inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianĉoj, kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn [11]; se mia ĉeesto estas malagrabla al vi, mi povos ekzisti sen vi [12]; la palacoj, kiujn ili konstruis […] ne ekzistas plu [13]; homo senpeka neniam ekzistis PrV ; ne ekzistas honoro sen laboro PrV ; ankaŭ por diablo tondro ekzistas PrV . VD:daŭri, troviĝi1, vegeti, vivi
Rim.: Inter „esti1 “ kaj „ekzisti“ ne eblas indiki klaran sencan diferencon; tamen „esti“ havas la funkciojn de helpverbo, kiujn „ekzisti“ ricevas nur per misuzo. Aliflanke, en la frazo tiu lando longe ekzistis sen skribita konstitucio „ekzistis“ aperas kiel plensenca verbo, sinonima kun „vivis“; dum en tiu lando longe estis sen skribita konstitucio „estis“ helpverbe enkondukas staton (kia estis la lando? – senkonstitucia). La tradicia formo de la Hamleta demando: Ĉu esti aŭ ne esti? estas escepto sankciita de la tradicio; pli konvenan uzon por „esti“ prezentus la demando: Ĉu esti aŭ ŝajni? (t.e. ĉu esti ia pli gravas ol ŝajni tia?) [S. Pokrovskij]
angle:
[ekzist.0i.RIM]
*exist
beloruse:
існаваць
ĉeĥe:
existovat, být
ĉine:
維持生計 [wéichíshēngjì], 存活 [cúnhuó], 存在 [cúnzài]
france:
*exister, avoir (il y a)
germane:
*bestehen, *da sein, sein, existieren, geben (sein)
hispane:
existir
japane:
存在する [そんざいする], 実在する [じつざいする]
katalune:
existir
pole:
*istnieć
portugale:
existir, haver (impessoal)
ruse:
*существовать
slovake:
byť, existovať
tokipone:
lon
ukraine:
існувати

ekzistado

serĉi 'ekzistado'
[ekzist.0ado]
1.
[ekzist.0ado.estado]
Stato de tio, kio ekzistas: ni ricevis la ekzistadon de niaj gepatroj; nei la ekzistadon de komploto; la neekzistado de neŭtrala lingvo, religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan fratiĝadon ne ebla [14]; doni signojn de sia ekzistado [15]; momentojn de profunda senespero, pri kies ekzistado eĉ ne scias ordinara homo [16]; ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis Marta .
2.
[ekzist.0ado.vivado]
Vivo de l' homo, precipe el la perspektivo de ĝiaj bazaj bezonoj kaj kondiĉoj kaj la peno vivteni sin: esti sen rimedoj por ekzistado; malglora ekzistado; laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj [familianoj] Marta ; treni sian senesperan ekzistadon Marta ; ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon Marta ; li rememoris sian tutan ekzistadon: la laborojn, danĝerojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj ĉio ŝajnis al li bagatelo [17]; li estas sana, gaja, ĝoje laboras kaj ĝuas sian ekzistadon [18].
beloruse:
існаваньне
ĉeĥe:
bytí, existence, jsoucno, jsoucnost
ĉine:
存在物 [cúnzàiwù], 此在 [cǐzài], 实存 [shícún], 生存 [shēngcún], 闍多伽 [shéduōgā]
france:
existence
germane:
Dasein, Existenz
hispane:
existencia
japane:
存在 [そんざい], 実存 [じつぞん], 生存 [せいぞん], 生活 [せいかつ]
katalune:
existència
pole:
1. istnienie 2. istnienie
portugale:
existência
ruse:
существование
slovake:
bytie, existencia

ekzistismo, ekzistadismo

serĉi 'ekzistismo'
serĉi 'ekzistadismo'
[ekzist.0ismo]
[ekzist.0ismo.FIL]
FIL Doktrino, laŭ kiu la homo, kies ekzisto estas komence preskaŭ nur metafizika, kreas sin mem per la elekto inter la diversaj eblaj agoj kaj per la plenumado de tiuj agoj: por tiu skolo, ekzisto antaŭas esencon; liaj poemoj montras idearojn de ekzistisma literaturo [19]; laŭ la ekzistismo ĉiu homo devas fronti al bazaj problemoj kaj temoj [20]. SIN:ekzistencialismo
19. A. Banhatti: Diras Tuka, [vidita en 2007-03]
20. Vikipedio, Ekzistadismo
beloruse:
экзыстэнцыялізм
ĉeĥe:
existencionalismus
ĉine:
存在主义 [cúnzàizhǔyì]
france:
existentialisme
hebree:
אֶקזִיסטַנצִיאַלִיזם
hispane:
existencialismo
japane:
実存主義 [じつぞんしゅぎ]
katalune:
existencialisme
pole:
egzystencjalizm
portugale:
existencialismo
ruse:
экзистенциализм
slovake:
existencionalismus

ekzistaĵo

serĉi 'ekzistaĵo'
[ekzist.0ajxo]
1.
[ekzist.0ajxo.estajxo]
Estaĵo: ĉiu viva ekzistaĵo [21]; [eble vi aŭdis, ke] lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto EE .
2.
[ekzist.0ajxo.vivajxo]
Estulo, vivulo: vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj Marta ; tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni [22]; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo [23].
beloruse:
істота (жывая)
ĉine:
创造物 [chuàngzàowù]
france:
créature, être (créature)
germane:
Wesen, Geschöpf
hebree:
קִיוּם
japane:
存在物 [そんざいぶつ], 生物 [なまもの]
katalune:
ésser, ésser viu
pole:
istnienie
ruse:
существо
ukraine:
істота, створіння

kunekzisto, kunekzistado

serĉi 'kunekzisto'
serĉi 'kunekzistado'
[ekzist.kun0o]
[ekzist.kun0o.KOMUNE]
Samtempa, samloka ekzisto de du aÅ­ pluraj aferoj: paca kunekzistado [24].
beloruse:
суіснаваньне
france:
coexistence
japane:
共存 [きょうぞん]

administraj notoj