eksklud/i PV , esklud/i PV ekskludi, eskludiserĉi 'ekskludi' serĉi 'eskludi' [eksklud.0i] 1.[eksklud.0i.ekskluzivi] Ekskluzivigi: ĝi ekskludas el la statistiko homojn, kiuj rezignis serĉi laboron [1]; la Plano Marshall […] ekskludis komunistojn el la registaroj [2]; li kredis ke Dio lin ekskludis de sia amo [3]; [oni] tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj [4]; Zamenhof ekskludis la eblon, ke la hilelismo povus esti danĝera por Esperanto [5]; la ludgvidisto havas krome la rajton en motivitaj kazoj ekskludi iun ludiston [6]. ekskludiapartigi, eksigi 2.[eksklud.0i.FIG] (figure) ekskluziviesceptiinkludi2 1. Hori Yasuo: Senlaboreco atakas la arkipelagon, Monato, 2002/04, p. 10-112. Financial Times : „La Zono kaj Vojo“ ne estas ĉina versio de ...3. La lepro foriĝis de li, kaj li fariĝis pura4. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 295. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof6. Tibor Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 angle: exclude beloruse: выключаць ĉeĥe: diskvalifikovat, nezahrnovat v sobě, vyloučit ĉine: 敺 [qū], 关在门外 [guānzàiménwài], 撵 [niǎn] france: exclure (laisser hors de) germane: ausschließen, ausnehmen hebree: לא לכלול hispane: excluir hungare: kizár (átv.) japane: 除外する [じょがいする], 排除する [はいじょする] katalune: excloure nepale: बाहेक pole: wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias) portugale: excluir ruse: исключать slovake: neobsahovať, vylučovať, vynímať ukraine: виключати ekskludo serĉi 'ekskludo' [eksklud.0o] [eksklud.0o.ago] Ago ekskludi aŭ ĝia rezulto: la risko de mizero kaj socia ekskludo en la Eŭropa Unio malkreskas [7]; homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato [8]; post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado [9]. escepto 7. Pola Retradio en Esperanto8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 20039. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012 angle: exclusion beloruse: выключэньне ĉine: 行間空白 [hángjiānkōngbái], 禁止翻供 [jìnzhǐfāngōng], 开除 [kāichú], 剝奪資格 [bōduózīge], 調解委員會 [tiáojiěwěiyuánhuì], 委员会 [wěiyuánhuì], 理事会 [lǐshìhuì] germane: Ausschluss, Ausnahme administraj notoj