ekskludi, eskludi
- Ekskluzivi: ĝi ekskludas el la statistiko homojn, kiuj rezignis serĉi laboron [1]; la Plano Marshall […] ekskludis komunistojn el la registaroj [2]; li kredis ke Dio lin ekskludis de sia amo [3]; [oni] tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj [4]; Zamenhof ekskludis la eblon, ke la hilelismo povus esti danĝera por Esperanto [5]; la ludgvidisto havas krome la rajton en motivitaj kazoj ekskludi iun ludiston [6]. eksigi
1.
Hori Yasuo: Senlaboreco atakas la arkipelagon, Monato, 2002/04, p. 10-11
2. Financial Times : „La Zono kaj Vojo“ ne estas ĉina versio de ...
3. La lepro foriĝis de li, kaj li fariĝis pura
4. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
5. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof
6. Tibor Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972

- angle:
- exclude
- beloruse:
- выключаць
- ĉeĥe:
- diskvalifikovat, nezahrnovat v sobě, vyloučit
- ĉine:
- 敺 [qū], 关在门外 [guānzàiménwài], 撵 [niǎn]
- france:
- exclure (laisser hors de)
- germane:
- ausschließen, ausnehmen
- hebree:
- לא לכלול
- hispane:
- excluir
- hungare:
- kizár (átv.)
- japane:
- 除外する [じょがいする], 排除する [はいじょする]
- katalune:
- excloure
- nepale:
- बाहेक
- pole:
- wykluczać, wyłączać (np. kogoś poza nawias)
- portugale:
- excluir
- ruse:
- исключать
- slovake:
- neobsahovať, vylučovať, vynímať
- ukraine:
- виключати
ekskludo
- Ago ekskludi aŭ ĝia rezulto: la risko de mizero kaj socia ekskludo en la Eŭropa Unio malkreskas [7]; homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato [8]; post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado [9]. escepto
7.
Pola Retradio en
Esperanto
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
9. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
8. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
9. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
- angle:
- exclusion
- beloruse:
- выключэньне
- ĉine:
- 行間空白 [hángjiānkōngbái], 禁止翻供 [jìnzhǐfāngōng], 开除 [kāichú], 剝奪資格 [bōduózīge], 調解委員會 [tiáojiěwěiyuánhuì], 委员会 [wěiyuánhuì], 理事会 [lǐshìhuì]
- germane:
- Ausschluss, Ausnahme