2divan/o JED divanoserĉi 'divano' [divan.0o] 1.[divan.0o.MEBL] Turkdevena sofo; benko sen brak- aŭ dorsapogiloj, garnita per kusenoj: en angulo staris larĝa divano kun molaj kovriloj kaj kusenoj [1]; ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro proksime unu al la alia Metrop ; la reĝino duonkuŝis sur divano inter molaj kusenoj [2]; laŭ la freŭda sistemo, la paciento kuŝas sur divano kaj la analizisto sidas malantaŭ li aŭ ŝi, nevidate [3]. kanapo, otomano 2.[divan.0o.POL] Turka ŝtata konsilantaro. Rim.: Etimologie divano signifas kolekto kaj ankaŭ kunveno, jen ekz. poemaro: li (Goethe) finis la verkon „Okcident-orienta divano“ [4]. 1. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino4. Vikipedio, Johann Wolfgang von Goethe angle: divan 1. ottoman 2. oriental council beloruse: 1. тахта 2. дыван (ворган улады) ĉeĥe: divan, pohovka france: 1. divan (siège) 2. divan (salle du Conseil turc) germane: 1. Diwan, Ruhebett, (niedriges) Liegesofa 2. Diwan hispane: diván hungare: 1. dívány, kerevet, pamlag 2. díván japane: ディバン, 長椅子 [ながいす], 国政会議 [こくせいかいぎ] katalune: divan pole: 1. otomana 2. Dywan (rada turecka) portugale: 1. divã 2. divã ruse: 1. диван, оттоманка 2. диван slovake: diván, pohovka ukraine: диван, отоманка administraj notoj