dispozici/o SPV dispozicioserĉi 'dispozicio' [dispozici.0o] 1.[dispozici.0o.MED] Emo de la organismo al ofta samspeca malsaniĝo aŭ malbonefika konduto; diatezo1: unu el dek trafitoj havas fortan genetikan dispozicion por la malsano [1]; vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas dispozicion al tio [2]; ofte tiuj kazoj ne fontas en la anonima senkora „socio”, sed en la hejma ĉirkaŭaĵo, neniu kaj nenio vere kapablas kuraci ties mensajn dispoziciojn [3]; la misio de la Biblio estis stimuli la homojn for de la bestaj dispozicioj, for de la sangaj ŝtupoj kaj tendencoj de la egoismo [4]. inklino, fato 2.[dispozici.0o.JUR] Esprimo de volo, ekz. per testamento, direktivo ks: li formulis en la testamento aliajn dispoziciojn [5]; pro la ŝparigaj dispozicioj estas limigita la agopovo de la polico [6]; kriminala kodo, laŭ kiuj la „aĝo de konsento” estis 14 jaroj en malsamseksaj rilatoj, sed 18 jaroj en rilatoj samseksaj, ‐ abolon de ĉi tiuj diskriminaciaj dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam en 1993 [7]; nova urbestro […] tiele dispoziciis por replenigi – post plurjara dekstrula administrado – la komunuman kason [8]; la sveda reĝo Gustav Vasa dispoziciis, ke la fiŝkaptista vilaĝo Ekenäs […] estu nomata urbo [9]. ordono, instrukcio, testamento, klaŭzo, direktivo 3.[dispozici.0o.arangxo] Aranĝo de io plurparta en la spaco: kvankam la ĥemia strukturo de normalaj kaj infektaj prionoj ne diferencas inter si, tamen ekzistas grandaj diferencoj en la spaca dispozicio de la molekuloj (en la terciara strukturo de proteinoj) [10]. dividi, dismeti 1. Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?, 20122. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 117a3. Monato, Franz-Georg Rössler: Malriĉeco: kulpas ne la ŝtato sed la hejmo, 20144. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 20055. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 1a, ĉapitro 12a, p. 87a6. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 97. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 20038. Monato, Roberto Pigro: Bileto al kontraŭleĝeco, 20119. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 201410. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006 ĉeĥe: dispozice, náklonnost, předpoklad, příkaz, rozmístění ĉine: 性情 [xìngqíng], 心性 [xīnxìng], 天性 [tiānxìng] france: 1. prédisposition 2. disposition (jur.) germane: Disposition 1. Anfälligkeit, Anlage (Med.), Veranlagung, Neigung (Med.) 2. Zuweisung, Anweisung 3. Verteilung (im Raum) hispane: 1. predisposición 2. disposición (jur.) japane: 配置 [はいち], 配列 [はいれつ], 条項 [じょうこう], 性向 [せいこう], 素質 [そしつ], 体質 [たいしつ] katalune: 1. predisposició 2. disposició pole: 1. predyspozycja 2. dyspozycja portugale: 1. disposição, predisposição, inclinação, tendência 2. disposição (jur.), cláusula ruse: 1. предрасположенность 2. распоряжение (юр.) slovake: náklonnosť, nálada, príkaz, smernica ukraine: диспозиція, розміщення, розташування, вказівка, розпорядження, наказ, план, порядок, розклад, нахил, схильність administraj notoj