tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

1disk/o PV

disko

serĉi 'disko'
[disk.0o]
1.  
[disk.0o.diversa]
Plata, ronda objekto: disko de suno, de fervoja signalo; damluda disko; ekvidi la rondan fajran diskon de la suno [1]; ŝvebis kvazaŭ blanka nubstrio preter la lundisko [2].
a)
[disk.0o.SPO]
SPO Tiua objekto uzata en ĵetludoj: antikva helena statuo de diskoĵetanto; argildiska pafado aŭ ĵetdiska pafado [3].
b)  
[disk.0o.MUZ.KOMP]
MUZKOMP Tia objekto, sur kiu estas registritaj iuj datumoj: sondisko; magneta disko, disketo; lumdisko; kompakta disko, 24 minutoj [4]; mi bedaŭras ne povi laŭdi la ĵus aperintan diskn Masko de Kajto [5].
2.
[disk.0o.MAT]
MAT
a)  
[disk.0o.cirklo]
MatVort[6] Ebena surfaco, limata de disko1: la areo de disko, havanta la radiuson R, estas πR². SIN:cirklo2PRT:cirklo1, segmento, sektoro. VD:centro, cirkonferenco, diametro, radiuso, sago, ŝnuro;

Disko kaj ĝiaj partoj
b)  
[disk.0o.en_kompleksa_ebeno]
[7] (en la aro de kompleksoj) =globo2.a

diski PIV2

serĉi 'diski'
[disk.0i]
[disk.0i.turnidiskon]
(malofte) Fingre kunmeti telefonnumeron per ciferdisko: F-ino Ueda tuj diskis la telefonnumeron kaj enmanigis la aparaton al D-ro Nakagawa [8].
Rim.:Tiaj telefonoj apenaŭ plu estas uzataj. Nuntempaj uzas klavaron fizikan aŭ virtualan. [WD]

disketo  

serĉi 'disketo'
[disk.0eto]
[disk.0eto.KOMP]
KOMP Relative malgranda demetebla magneta disko uzata por datumtransportado aŭ konservado de malofte uzataj datumaroj: tiel nomatajn „3½-colajn disketojn“ la normo fakte difinas kiel 9-centimetrajn disketojn; sen iu ajn kontrolo oni simple kunĵetis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj [9].
Rim.:Magnetaj disketoj estis uzataj por datumtransporto kaj sekurigado precipe dum la jaroj 1970 ĝis 2000, plu nur en niĉaj aplikoj [WD]

diskingo  

serĉi 'diskingo'
[disk.0ingo]
[disk.0ingo.KOMP]
KOMP Disklegilo aŭ tiu parto de ĝi tenanta kaj turnanta la disko1.b: se Windows 95 rezignas starti sur komputilo sen diskingo, BIOS povas redirekti vektorojn de IRQ tiel, ke la operaciumo komprenu, ke diskingo forestas [10].

bluradia disko  

serĉi 'bluradia disko'
[disk.bluradia0o]
[disk.bluradia0o.KOMP]
KOMP Lumdisko el tria generacio kun enhaveco de 50 gigabitokoj: Blu-radia disko havas diametron de 12 centimetroj, same kiel DVD kaj KD [11].

fiksita disko  

serĉi 'fiksita disko'
[disk.fiksita_0o]
[disk.fiksita_0o.KOMP]
KOMP Diskaparato muntita en komputilon (kontraste al la demeteblaj disketoj kaj diskaparatoj): normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon [12].

flugdisko

serĉi 'flugdisko'
[disk.flug0o]
[disk.flug0o.SPO]
SPO Diskoforma ludilo plej ofte farita el plasto: flugdiskoj estas faritaj tiel, ke ili flugas aerodinamike kiam oni ĵetas ilin kun rotacio [13].

kompakta disko, kompaktdisko, k-disko, KD-disko (KD)  

serĉi 'kompakta disko'
serĉi 'kompaktdisko'
[disk.kompakta0o]
[disk.kompakta0o.KOMP]
Lumdisko el unua generacio kun enhaveco de proksimume 700 megabitokoj: en 1996 aperis nia unua kompaktdisko „Muzikpluvo“ [14]; la tuta k-disko „En la spegulo“ de la bando Persone estas nun senkoste elŝutebla [15]; ŝiaj KD-diskoj estis ... bone aĉetataj [16].

lumdisko  

serĉi 'lumdisko'
[disk.lum0o]
[disk.lum0o.KOMP]
KOMPMUZ Diskforma datumportilo, funkcianta per lasera registrado kaj legado de datumoj: eblas registri sur lumdisko ĉion registrindan [17]; en recenzo pri la lumdisko „PoLimoRFiA ArKiteKnia“ ... mi retrovis mian nomon en esperantigo [18]; Belnuba Liu: Gaja lernado de Esperanto, lumdisko por Vindozo (Eldonis Xi'an-a Esperanto-Asocio); la lumdisko baziĝas sur la distribuaĵo Slackware [19]; oni povas pli aŭ malpli naturfidele aŭskulti lumdiskon per du aŭdiletoj [20].
Rim. 1: La terminon „lumdisko“, imitantan la koncernan terminon ĉinan (guang1pan2), proponis Lee Sau Dan. Simile, en la Islanda oni nomas ĝin „geisladiskur“ („radi-disko“, t.e. „laserradia disko“). Ĉi-momente (2005-12-12) Guglo donas 1640 trafojn por ĉi tiu termino en la Reto.
Rim. 2: Plej ofte, la kunteksto sufiĉas por kompreni, ĉu „lumdisko“ estas nurlegebla komputila lumdisko aŭ sondisko.

lumdiskego, DVD-disko (DVD)  

serĉi 'lumdiskego'
serĉi 'DVD-disko'
[disk.lum0ego]
[disk.lum0ego.KOMP]
KOMPMUZ Lumdisko el dua generacio kun enhaveco de 4 ĝis 17 gigabitokoj: se vi havas vian ŝatatan filmon en lumdiskego kaj volas nepre subtitoli ĝin, ankaŭ vi devas konverti la filmon al tiu formato [21]; necesis dividi la filmon je 2 DVD-diskoj [22].

magneta disko  

serĉi 'magneta disko'
[disk.0o.magneta]
[disk.magneta0o.KOMP]
KOMP Datumportilo en formo de disko tegita per magnetebla tavolo por registrado kaj legado de datumoj: skribi, registri datumojn sur magnetan diskon; legi, viŝi datumojn de magneta disko; magneta disko [...] muntita kun la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj [23]. SUB:disketoVD:fiksita disko

sferdisko  

serĉi 'sferdisko'
[disk.sfer0o]
MATPIV1
[disk.sfer0o.MAT]
=globtavolo

subdisko  

serĉi 'subdisko'
[disk.sub0o]
[disk.sub0o.KOMP]
KOMP Ĉiu el la membroj de dispartigita disko (precipe fiksita disko), ĉiu kun sia aparta dosiersistemo: tiu programo kreos du dosierojn ĉe via Vindoza subdisko por Linukso [24].

vinildisko, gramofondisko

serĉi 'vinildisko'
serĉi 'gramofondisko'
[disk.vinil0o]
[disk.vinil0o.MUZ]
MUZ Disko farita el vinilo, uzata kiel portilo de analoge registrita sono aŭ muziko, populara en la dua duono de la 20a jarcento: la filmo komenciĝas per malnova nigra vinildisko, kiu aŭdigas la ĉarman melodion „Jen nia mondo“ [25].

diskturnilo

serĉi 'diskturnilo'
[disk.0turnilo]
[disk.0turnilo.KOMP]
KOMP Organo turnanta disketon kaj stiranta la kapetojn por skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur la disketo.

diskaparato  

serĉi 'diskaparato'
[disk.0aparato]
[disk.0aparato.KOMP]
KOMP Datumportilo konsistanta el magneta disko (aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj, kune muntitaj en metala skatolo.
Rim.: Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon; sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.


tradukoj

anglaj

~o a: circle, disk; ~o b: disk, circle; ~o: disk; ~i: dial (telephone); ~eto: floppy disk, diskette; ~ingo: disk drive; fiksita ~o: fixed disk, hard disk; flug~o: frisbee; lum~o: optical disc; lum~ego, DVD-~o: DVD; magneta ~o: magnetic disk; sfer~o: spherical layer; sub~o: a partition (of a disk); ~turnilo: disk unit; ~aparato: hard disk.

belorusaj

~o: дыск, круг, шашка (ў шашках); ~eto: дыскета; ~ingo: шчыліна дыскавода; fiksita ~o: вінчэстар, жорсткі дыск; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: кампакт-дыск; lum~o: аптычны дыск; lum~ego, DVD-~o: DVD-дыск; magneta ~o: магнітны дыск; sfer~o: шаравы пласт; sub~o: разьдзел (дыскавы); ~turnilo: дыскавод; ~aparato: жорсткі дыск.

ĉeĥaj

~o: disk, kotouč; ~eto: disketa, floppy-disk; ~ingo: štěrbina v diskové aparatuře pro vkládání disku; fiksita ~o: pevný disk; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: CD, kompaktní disk; lum~o: CD, kompaktní disk; lum~ego, DVD-~o: CD, kompaktní disk; ~turnilo: štěrbina v diskové aparatuře pro vkládání disku; ~aparato: disková aparatura PC.

francaj

~o a: cercle, disque; ~o b: disque, cercle; ~o: disque; ~eto: disquette; ~ingo: lecteur de disque; bluradia ~o: disque blu-ray; fiksita ~o: disque fixe (informatique); flug~o: frisbee; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: CD, disque compact; lum~o: disque optique; lum~ego, DVD-~o: DVD; magneta ~o: disque magnétique; sfer~o: segment sphérique à deux bases; sub~o: partition (de disque informatique); vinil~o, gramofon~o: disque microsillon, disque vinyle; ~turnilo: lecteur; ~aparato: disque dur.

germanaj

~o a: Diskus; ~o b: Platte, Diskette, CD; ~o a: Kreis, Kreisscheibe; ~o b: Kreis; ~o: Scheibe; ~eto: Floppy, Diskette; ~ingo: Laufwerk (Disketten-, Laserdisk-); fiksita ~o: Festplatte; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: CD; lum~ego, DVD-~o: DVD; magneta ~o: Magnetplatte; sfer~o: Kugelschicht; sub~o: Partition (einer Festplatte); ~turnilo: Laufwerk (Festplatte, CD etc.), Plattenspieler. son~o: Schallplatte; lum~o: CD.

hispanaj

~o 1.: peón (del juego de damas); ~o: disco; ~eto: disco flexible; fiksita ~o: disco duro; flug~o: disco volador; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: disco compacto; ~turnilo: unidad de disco; ~aparato: disco duro.

hungaraj

~o a: diszkosz; ~o b: lemez; ~o 1.: kő (dámajátékban); ~o a: körlemez; ~o b: egységkörlemez; ~eto: hajlékonylemez, floppy; ~ingo: lemezmeghajtó-nyílás; fiksita ~o: merevlemez, winchester; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: kompaktlemez; lum~o: lézerlemez, optikai lemez; lum~ego, DVD-~o: DVD, videolemez; magneta ~o: mágneslemez; sfer~o: gömbréteg; sub~o: partíció; ~turnilo: lemezmeghajtó; ~aparato: lemezegység. son~o: hanglemez.

nederlandaj

~o a: discus; ~o b: schijf, diskette, CD, plaat ; ~o 1.: schijf; ~eto: diskette; fiksita ~o: harde schijf; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: CD.

polaj

~o a: dysk; ~o b: płyta (gramofonowa, kompaktowa, CD, DVD); ~o 1.: pionek (w warcabach); ~o a: koło; ~o b: kula; ~eto: dyskietka; ~ingo: szczelina napędu (dyskietek, CD); fiksita ~o: twardy dysk; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: płyta CD, płyta kompaktowa; lum~o: dysk optyczny; lum~ego, DVD-~o: płyta DVD; magneta ~o: dysk magnetyczny; sfer~o: warstwa kuli; sub~o: partycja dysku; ~turnilo: napęd (dyskietek, CD); ~aparato: dysk.

portugalaj

~o a: disco; ~o 1.: disco; ~o a: círculo.

rusaj

~o 1.: шашка (в шашках); ~o a: круг; ~o b: круг; ~o: диск; ~eto: дискета, гибкий диск; ~ingo: щель дисковода; fiksita ~o: винчестер, постоянный диск; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: компакт-диск; lum~o: оптический диск, пластинка; magneta ~o: магнитный диск; sfer~o: шаровой слой; sub~o: раздел (диска); ~turnilo: дисковод; ~aparato: жёсткий диск.

slovakaj

~o a: kruh; ~o: disk, kotúč; ~eto: disketa; ~ingo: priestor na vkladanie disku; fiksita ~o: pevný disk, pevný disk; kompakta ~o, kompakt~o, k-~o, KD-~o: CD, kompaktný disk; lum~o: CD, kompaktný disk; lum~ego, DVD-~o: CD, kompaktný disk; magneta ~o: magnetický disk; ~turnilo: priestor na vkladanie disku; ~aparato: disková jednotka.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
3. Vikipedio, Argildiska pafado
4. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
5. Monato, Ronnie Rakete: Sinko-flugo
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, disko
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, konverĝi
8. B. Golden: Kosma rubaĵo, Beletra Almanako, 2009-02 (4), p. 11a
9. Monato, Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
10. Vikipedio, BIOS
11. Vikipedio, Blu-radia disko, 2010-11-30
12. Vikipedio, Diskaparato
13. Vikipedio, Flugdisko
14. Akordo: Kompaktaj Diskoj de Akordo, [2006]
15. B. Wennergren: La k-disko..., sce, 2007-09-25
16. Ĵomart kaj Nataŝa: Novaĵoj, [2007?]
17. A. Oberndorfer: Re: Ĉu UEA forgesos..., soc.culture.esperanto, 2003-09-13
18. J. Camacho: Psikedela sperto, Monato, 2000-03
19. Linukso
20. Pejno S.: Baldaŭ ĉi-teatreMonato
21. Filmtraduka Teamo Fulmo: Kiel Esperantigi vian ŝatatan filmon?, 2005-09-02
22. -: Esperanto estas..., 2008
23. Vikipedio, Diskaparato
24. Instalada Instrukcio ‐ Linuks-Mandrejko 7.2
25. M. Sloper: Ĉu utopio aŭ racia projekto?, Esperanto, 2012-07 ĝis 08

lum~o: Mankas verkindiko en fonto.
sfer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas verkindiko en fonto.
~turnilo: Mankas dua fontindiko.
~turnilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aparato: Mankas dua fontindiko.
~aparato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      Kontroli, ke la jamaj tradukoj plu validas.
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | disk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.45 2018/06/29 09:10:13