dipsak/o PVEF dipsakoserĉi 'dipsako' [dipsak.0o] Genro el familio dipsakacoj (Dipsacus), kies dornojn oni uzas por kardi ŝtofon: kardilo aŭ dipsako […] estas du aŭ plurjaraj herboj, kiuj la unuan jaron formas platan folirozeton, la duan jaron altan branĉiĝantajn, dornajn tigojn kun grandaj, duope kontraŭsidantaj folioj kaj en la ŝosofino grandan duongloban aŭ konusforman foliokapon el etaj, preskaŭ senkoloraj floroj, sub kiuj disas rigidaj brakteoj kun eksteren subenkurbiĝantaj pintoj [1]. kardo floraro de dipsako (Dipsacus comosus) CC BY-SA 3.0 [2] 1. Vikipedio, Kardilo2. Alvesgaspar, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Dipsacus_August_2012-1.jpg beloruse: поўсьніца ĉeĥe: štětka ĉine: 使起絨 [shǐqǐróng] france: cardère germane: Karde hungare: mácsonya japane: ナベナ katalune: cardó latinece: Dipsacus perse: خواجهباشی pole: szczeć portugale: dípsaco, cardo, cardo-cardador, cardo-penteador ruse: ворсянка slovake: štetka súkennícka ukraine: черсак administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.