*kardo
- 1.
- Iu el diversaj herboj kun pikilhavaj folioj kaj kapituloj, aparte karduo, artiŝoko, centaŭreo, cirsio, dipsako, karlino: arĝente blankaj kardoj [1]; benedikt-kardo (Centaurea benedicta) [2]; mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj [3]; ni grimpis sur la klifojn kaj pluiris laŭ pado plena je dornoj kaj kardoj [4].
- 2.
- Genro el familio asteracoj (Carduus): karduo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IX.
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:7
4. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj. - 2005
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IX.
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:7
4. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj. - 2005
- angle:
- 2. thistle
- beloruse:
- чартапалох
- bretone:
- askolenn
- ĉeĥe:
- bodlák
- ĉine:
- 蓟 [jì]
- france:
- 2. chardon
- germane:
- Distel
- hungare:
- bogáncs
- japane:
- アザミ
- katalune:
- card
- latinece:
- 2. Carduus
- nederlande:
- 2. distel
- pole:
- oset
- rumane:
- carduus
- ruse:
- чертополох
- slovake:
- bodliak
- ukraine:
- будяк