1despot/o PV despotoserĉi 'despoto' [despot.0o] [despot.0o.POL] Regnestro, kies aŭtoritato estas senbara, absoluta, aŭtokrata: Periandro estis Tirano de Korinto, renoma kiel kruela despoto Rsp ; la imperiestro Hongwu […] estis racia despoto en multaj facetoj [1]; Jozefo […] pro malico de siaj fratoj fariĝis sklavo, poste prizonulo, kaj poste – ĉefministro kaj despoto de la plej civilizita lando de sia tempo [2]; en 2003 la iraka despoto atakis neniun [3]; se temas pri liberigo de popoloj, kial Bush ne militas kontraŭ aliaj despotoj subjugantaj proprajn kaj najbarajn etnojn [4]? aŭtokratotirano1, diktatoroRim.: Despoto povas esti tirana monarĥo, sed ankaŭ totalisma aŭtokrata respublikestro. Origine ĝi estis plej alta titolo sub la imperiestro (malnovgreke: „δεσπότης“), enkondukita de la bizancia imperiestro Manuelo I-a en 1163. 1. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 172. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 20033. Monato, Stefan Maul: Ripetoj, 20034. Monato, Stefan Maul: Papo kontraŭ kristano, 2003 angle: despot beloruse: дэспат bulgare: деспот ĉeĥe: despota, krutovládce, samovládce, tyran france: despote germane: Gewaltherrscher, Despot hebree: עָרִיץ hispane: déspota hungare: despota, kényúr, zsarnok japane: 専制君主 [せんせいくんしゅ], 独裁者 [どくさいしゃ], 暴君 [ぼうくん] malnovgreke: δεσπότης pole: despota portugale: déspota ruse: деспот, тиран slovake: tyran, despota, samovládca ukraine: деспот, тиран despota serĉi 'despota' [despot.0a] Kondutanta kiel despoto, montranta econ de despoto: despota urbestro ofendis unu urbanon FK ; la urbo […] estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo PatrojFiloj ; ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj [5]; ŝi ja ĉiam deziris tian viron, kiu plenumas ĉiun ŝian deziron, fortan kaj despotan, kiu skurĝas sian virinon, se ŝi ne obeas VaK ; la unuan fojon, de la tempo kiam ŝi konis lin, despota tono eksonis en lia voĉo IK ; ju pli arde furiozas la despota perforto, des pli frue ĝi renversas sin mem SatirRak . 5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III beloruse: дэспатычны ĉine: 专横 [zhuānhéng], 专制 [zhuānzhì] germane: despotisch japane: 専制的な [せんせいてきな], 独裁的な [どくさいてきな], 横暴な [おうぼうな] ukraine: деспотичний despotismoserĉi 'despotismo' [despot.0ismo] 1.[despot.0ismo.POL] Formo de regado senbara, absolutisma: la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj [6]; mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo [7]; Francio alvokadis la tutan mondon disrompi la katenojn de despotismo [8]. diktatoreco2 2.[despot.0ismo.FIG] (figure) Tre rigora aŭtoritato: despotismo en familio […] ruinigis milojn kaj milojn da junaj koroj [9]. 6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria8. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 19319. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980 angle: 1. despotism beloruse: дэспатызм, дэспатыя bulgare: 1. деспотизъм ĉeĥe: despotizmus, samovláda ĉine: 1. 暴虐統治 [bàonüètǒngzhì], 压制统治 [yāzhìtǒngzhì], 作威作福 [zuòwēizuòfú] france: despotisme germane: 1. Gewaltherrschaft, Despotismus hebree: עָרִיצוּת hispane: 1. despotismo hungare: 1. önkényuralom, zsarnokság, despotizmus japane: 専制政治 [せんせいせいじ], 独裁政治 [どくさいせいじ], 専横 [せんおう], 圧制 [あっせい] pole: 1. despotyzm, absolutyzm portugale: 1. despotismo ruse: 1. деспотизм, деспотия slovake: krutovláda 1. tyrania ukraine: деспотизм administraj notoj