Gramatika kazo1,
indikanta ricevanton de la rezulto de la ago, tiun aŭ tion en kies
intereso, por kies profito aŭ malprofito la ago estas plenumata,
aŭ kiun ĝi impresas. En Esperanto la dativo aperas kiel analiza
kazo, esprimata per la
prepozicio al2:
instrui matematikon al la studentoj;
donaci, sciigi ion al iu;
plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ
okulojn
[1].
Rim.:
Krom la indikita ĉefsenco, en multaj lingvoj dativo indikas ankaŭ
tiun, kiun la ago impresas, afekcias. Samkiel en tiuj lingvoj, en
Esperanto tiun sencon esprimas la sama prepozicio „al“:
al mi plaĉas tiu robo;
al mi ŝajnas, ke li estas fripono;
al mi estis malvarme.
Do, el la vidpunkto de la gramatiko de Esperanto ne estas bezono
apartigi tian „afekcian kazon“, kvankam por iuj lingvoj la
diferenco povas esti grava.
[Sergio Pokrovskij]